AktualeLa nova redakta skipoKaraj gelegantoj, Post la subita pasintjara forpaso de Paul Gubbins la redaktistaro estis en ioma krizo. Gubbins ja redaktis pli ol la duonon de MONATO, nome la rubrikojn Politiko kaj Moderna vivo, kaj krome li kiel ĉefredaktoro kontrolis ĉiujn manuskriptojn. Paŭl Peeraerts tuj transprenis ĉiujn taskojn, sed estis ja klare, ke tio povas esti nur dumtempa situacio. La tasko de redakcia sekretario (kontroli la fluon de ĉiuj tekstoj inter redaktoroj, reviziantoj, grafikisto kaj presisto) estas jam sufiĉe temporaba kaj ne ebligas krome enhave ĉion kontroli. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. pp
|