MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Tiktakas la apokalipsa horloĝo

La lastan decembron la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) rezoluciis por komenci negocadon pri konvencio pri malpermeso de nukleaj armiloj ekde marto 2017. La asembleo akceptis la rezolucion kun 113 aproboj, 35 oponoj kaj 13 sindetenoj. Do, ĉu ĉi tiu rezolucio estas esperplena paŝo por pli paca kaj sekura mondo? Eble ne, ĉar la 26an de januaro la sciencistoj antaŭenigis je 30 sekundoj la apokalipsan horloĝon, kiu montras kiom da minutoj restas ĝis la noktomezo, simbolante kiom da tempo restas ĝis la homaro povos perei pro nuklea milito aŭ tutmonda katastrofo.

La horloĝo estis kreita en 1947 kaj estas prizorgata de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj ĉe la Universitato de Ĉikago. La estraro inkluzivas 15 Nobel-premiitojn. Ĉi-foje la horloĝo estis ĝisdatigita al 23:57:30, la plej alta tempo ekde la jaro 1984. La plialtigo estis farita pro la malfavora sinteno de Donald Trump, novelektita usona prezidanto, pri la limigo de nukleaj armiloj, pri traktato kun Irano kaj pri la mediprotektado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28