SciencoNEDERLANDODungoficejo por robotojEn la nederlanda urbo Best troviĝas la unua dungoficejo por robotoj mondskale. La entrepreno, nome Smart Robotics (Inteligenta/Lerta Robotiko), estis fondita en 2015 kaj okupas sin pri la luigo de robotoj. Jam ekde la dua monato de sia ekzisto, ĝi realigis notindan financan profiton. La robotoj ludonataj de Smart Robotics povas esti utilaj por entreprenoj, kiuj bezonas – ekzemple dum pintperiodo – „aldonajn manojn” por ripetiĝantaj taskoj, kiel ekzemple staplado de skatoloj. Smart Robotics kunmetas la dungotajn robotojn el pluraj modulaj partoj, „trejnas” ilin pri la koncerna tasko kaj poste liveras ilin al la petinta firmao. Kiam la produktado malkreskas, la robotoj estas „maldungataj” kaj – senproteste – revenigataj al la sidejo de Smart Robotics. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando
|