MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ALBANIO

Politika krizo

Dum la lastaj 26 jaroj de la politika transformado, Albanio estis trafita de kelkaj krizoj. La unua okazis printempe 1991, post la unuaj plurismaj ĝeneralaj elektoj, kiujn venkis la eksaj komunistoj. Sekvis amasa popola protestado, ĝenerala striko de laboristoj kaj ŝtataj dungitoj. La demokratoj bojkotis la parlamentajn sesiojn. Tio solviĝis per starigo de „teknokrata registaro”, kiu aranĝis la eksterordinarajn ĝeneralajn elektojn printempe de 1992, venkitajn de la demokratoj.

La dua krizo okazis printempe 1997, kiam pro la amasa monperdo pro la tiel nomataj „Ponzaj piramidoj” 1 la popolo ekribelis kaj kolapsigis la ŝtaton. La prezidanto petis helpon de EU, kiu venigis 6500 soldatojn por sekurigi la eksterordinarajn ĝeneralajn elektojn somere de 1997, en kiuj venkis la socialistoj. Plurfoje okazis, pro malkonsento, ke socialista aŭ demokrata parlamenta grupo bojkotis la parlamenton dum longaj monatoj, ĝis oni akiris konsenton danke al interveno de internaciuloj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28