MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

ESTONTECO

Kien iru nia mondo?

Ĉi tiun tekston mi finverkis la 8an de majo, la matenon post la elekto de Emmanuel Macron kiel prezidanto de Francio.

Antaŭ preskaŭ du monatoj okazis parlamentaj elektoj en Nederlando. La ĉefaj kandidatoj, proksimume egale fortaj laŭ la prognozoj, estis la ĉefministro Mark Rutte (VVD), tradicia liberalulo, kaj Geert Wilders (PVV), populara pro siaj ekstremaj, foje Trump-similaj ideoj. La rezulto povis esti tre grava por la estonto de Nederlando, sed la intereso estis malgranda. Rutte perdis ok parlamentanojn, malpli ol li timis; Wilders gajnis kvin, malpli ol li esperis. Ĉar neniu partio volas estis en registaro kun Wilders, antaŭvideblas ke la partio de Rutte povos daŭrigi la nuna politikon, kiu ne trovis solvon por la malkontento de multaj nederlandanoj. La formado de la registaro ne progresas, oficiale ĉar verdula kunnegocanto pro familiaj kialoj ne povas partopreni, sed verŝajne ankaŭ ĉar oni atendis la rezulton de la francaj elektoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28