MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

REAGO

Ni havu aliajn prioritatojn

Estus bone, se ĉiu homo estus libera porti ĉapojn, beretojn, kaskedojn, vualojn, kaptukojn, akvokuvetojn (kio ja plu okazas en la sud-itala vilaĝo, kie mi naskiĝis) kaj ion ajn alian sur la propra kapo, se tio ne estigus klaran provokon aŭ gravan insulton al malsamopiniaj (kaj fojfoje rasismaj, malantaŭ la oficialaj deklaroj) personoj.

Tre ofte en Eŭropo mi renkontas survoje aŭ eĉ en publikaj lokoj katolikajn aŭ ortodoksajn monaĥinojn, kiuj pro personaj kialoj, por plenumi „mision” kaj fari la volon de la Dio, en kiu ili kredas, decidas surhavi vintre kaj somere grizan, blankan aŭ nigran vualon sur la kapo. Mi treege respektas kaj admiras ilin kaj neniam akceptus, se oni devigus ilin depreni ĝin ene de publikaj lokoj aŭ se ili vojaĝus al alia lando kun ĉefa religio malsama ol tiu kristana.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28