SciencoITALIOVulkano vekiĝis, dek homoj vundiĝisEn Sicilio, meze de marto, preskaŭ apokalipsa sceno atendis dek – laŭŝajne ne tre singardajn – ekskursantojn, kiuj dum kelkaj longaj minutoj certe kredis esti ĉe kinostudio de sciencfikcia filmo. Subita eksplodo okazis sur flanko de Etno, tiu impona, sed unu el la plej danĝeraj kaj aktivaj vulkanoj en Eŭropo. LafofluaĵoEntute deko da individuoj estis surprizitaj de intensa bombado: ŝtonoj kaj laferoj abrupte eliris el iu kratero de la sud-itala vulkano, lastatempe reaktiviĝinta, estigante tute ne agrablan printempan „pluvon” sur iliajn kapojn. La missortuloj estis frapitaj de varmega kaj peza materialo, dum ili trovis sin je kelkcentoj da metroj de la ĉefa lafofluaĵo, ĉe la tiel nomata „suda deklivo”. Neniu estas grave vundita: ses inter ili bezonis tamen enhospitaliĝon en la malsanulejoj de la apudaj urboj Catania kaj Acireale pro pli maltrankviligaj vundoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|