SciencoGREKIOPlej diversaj komentoj pri tertremoLa 5an de aprilo 2017, je la 15:43 UTC, sufiĉe forta tertremo (4,5 laŭ la skalo de Richter) skuis la grekan urbon Patraso (novgreke: „Patra”), provokante timon, maltrankvilon kaj en kelkaj okazoj veran panikon tra la loĝantaro. La intenso de la tertremo ne estis tre alta kompare kun aliaj tertremoj, kiuj okazis en Grekio eĉ en la lastaj monatoj. Tamen ĉi-foje la epicentro estis treege proksime de la ĉemara peloponeza urbo (kun 164 000 loĝantoj la tria municipo de la lando laŭ grandeco) kaj la sismo ne estis aparte profunda (nur 14 kilometrojn). Tio igis multajn homojn senti tre bone la tertremon kaj kompreneble ektimi, kvankam temas pri sisma areo, kiu teorie devus esti alkutimiĝinta al tiaj okazaĵoj. Sed ŝajnas, ke la percepto de la tertremo en tiu printempa posttagmezo tute ne estis egala ĉiuloke. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto
|