SciencoKANCEROLOGIOFazeola faruno kaj riza brano blendas la sanonFakuloj pri onkologio jam de longa tempo rekomendas kiel rimedon por ne malsaniĝi regulan manĝadon de fruktoj, folilegomoj, cerealoj kaj guŝoj. Ĉe la lasta jara kunsido pri kancero, okazinta en 2017 sub la aŭspicioj de Usona Asocio por la Esplorado pri Kancero, unu plia scienca studo ŝajnas emfaze konfirmi tion. BakteriojEsploristoj konkludis, ke la ĉiutaga alpreno de 30 gramoj da riz-brano aŭ 35 gramoj da fazeol-faruno rimarkinde modifas la bakterian enhavon ene de la kojlo. Jam post kelkaj semajnoj observeblas la kresko de la diverseco de certaj bakterioj, kiuj estas rekonataj kiel efika protekta faktoro kontraŭ la ekapero de loka tumoro. Ilia ĉeesto en la korpo favore ŝanĝas la metabolon de la kojlaj ĉeloj. Krome, tiuspeca dieto ĝenerale alportas profitigajn kvantojn de fibroj, fero, zinko kaj vitaminoj B1, B3, B6 kaj E. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo
|