MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Scienco

NOVA ESPLORO

Korpa ekzercado favore influas la metabolismon

Modernaj medicinaj esploroj pli kaj pli ofte substrekas la gravecon de la bakterioj, kiuj normale vivas en la homa korpo. Precipe en la intesto ili estas esence gravaj por onia sano. Depende de la aktiveco kaj varieco de tiu bakteria flaŭro, la homa metabolismo funkcias pli aŭ malpli bone. La konsisto de tiuj milionoj da bakterioj rilatas al pluraj faktoroj, precipe al la nutromaniero.

Bakteria enhavo

El irlanda universitato, laŭ informoj publikigitaj en la medicina retejo medscape.com, alvenis la konkludo, ke ankaŭ korpa ekzercado forte influas onian bakterian enhavon. Oni pristudis ĉi tion ĉe grupo de atletoj. Oni trovis, ke, kvankam la kvanto mem de la bakterioj ne multe varias inter la diversaj individuoj, tamen ilia kemia influo sur la metabolismon de la atletoj estas vere notinda. Alivorte, la korpaj ekzercoj favore modifas la interagadon inter la bakterioj kaj la homa korpo, kompare kun tio, kion oni observas en la okazo de malpli sportemaj personoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-04-21
Creative Commons License