SciencoKURIOZAĴOLa ŝulaĉa problemoIli ŝajnas firmegaj kaj faritaj laŭ ĉiuj reguloj de la arto, sed post kelkminuta promenado aŭ kurado oni devas fatale kurbiĝi, ĉar ili bezonas re-nodiĝon. Kiamaniere ŝulaĉoj ĉiam sukcesas malligiĝi, sen ke iu tuŝus ilin, estas la „ekzistada” demando de multaj gepatroj kaj sportuloj. Kaj ĉi tiu problemo, danke al la esplorprojekto de usonaj fakuloj, finfine havas respondon. Grupo de fakuloj pri mekaniko el la Universitato de Kalifornio pruvis, ke pluraj kombinitaj fortoj agadas sur ŝulaĉojn kaj ke, kiam ilia malligiĝa procezo komenciĝas, ĝi rapide (kaj neeviteble) kompletiĝos. Oliver O'Reilly el la menciita universitato filmis per lantmova aparato du kolegojn, kiuj kuris sur rultapiŝo kun paro da gimnastikaj ŝuoj sur siaj piedoj. Sur lango de unu ŝuo li estis instalinta akcelometron kun la celo mezuri la fortojn, kiuj aplikas premon sur la ŝulaĉojn. Oni tiel vidis, ke, kiam persono kuras, liaj piedoj frapas la teron per forto 7-obla de la gravita konstanto g: temas pri forto simila al tiu, kiun pasintece spertis la astronaŭtoj de kelkaj kosmaj misioj ĉe la propra reveno en la atmosferon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto
|