PolitikoSOCIOVigicor, asocio luktanta kontraŭ koruptadoKoruptado estas tutmonda plago. En multaj landoj, ekzemploj de koruptado abundas je multaj niveloj. Tamen pli kaj pli da civitanoj opinias, ke koruptado ne estas neevitebla. En multaj lokoj tra la mondo – ekzemple en Ukrainio, Grekio, Hispanio, Portugalio, Meksiko, arabaj landoj, Barato kaj Ĉinio – multaj reagas kontraŭ koruptado. La movado organiziĝas kaj mondskale kaj loke, en ĉiu lando. En ProvencoEn Francio, en Provenco, Vigicor [viĵikór] estas asocio, kiu celas disvolvi la lukton kontraŭ koruptado, atencoj kontraŭ honesteco kaj fraŭdo per ĉiuj leĝaj rimedoj inkluzive preventadon kaj juran persekutadon. La asocio zorgas pri ĉiuj aspektoj de la lukto kontraŭ koruptado pere de kvar polusoj: jura, instrua, rega de registaroj kaj komunika. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Thierry SPANJAARD
korespondanto de MONATO en Francio
|