MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ITALIO

Fabela olivarbo

Ĝia scienca nomo estas Fs17, sed ĝi tuj famiĝis kiel Favolosa („Fabela”, „Mirinda” en la itala lingvo): temas pri novspeca olivarbo, rezistanta al la bakterio Xylella fastidiosa kaj kreita laboratorie de italaj sciencistoj.

Rendimento

La respondeculo de la projekto, doktoro Giuseppe Fontanazza [ĝuzepe fontanaca], klarigas, ke Favolosa estas eksterordinara olivarba speco. Ĝi forpuŝas la supre menciitan – kaj vere detruan – bakterion pri kiu Joseph-Marie Bové, el la Akademio pri Agrikulturo de Francio, skribis, ke ĝi estas la plej malbona neantaŭviditaĵo por arboj tutmonde, ofte nomata la „ebolo de la olivarboj”. Krome la nova speco supozigas grandan estontan rendimenton: oni fakte povos produkti mezume eĉ 12 tunojn da olivoj en ĉiu hektaro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28