MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

INTERNACIA KRIMO

Mistero solvota?

Dum sia vojaĝo en Egiptio la 28an-29an de aprilo 2017, la papo Francisko, kvankam ne precizigante, ĉu li parolis pri tio kun la egipta prezidanto Al-Sisi, asertis, ke Vatikano ja agis iamaniere por solvi la misteron pri la murdo de la itala civitano Giulio Regeni [ĝuljo reĝeni].

Torturo kaj murdo

Giulio Regeni estis 28-jara italdevena sociologo, kiu malaperis la 25an de januaro 2016, dum li estis enketanta por la universitato de Cambridge pri la sendependaj egiptaj sindikatoj. Oni trovis lin mortigita en Kairo la 3an de februaro 2016, kaj la nekropsio je lia kadavro evidentigis, ke la junulo spertis longan torturadon. Oni trovis hematomojn, kiuj estis verŝajne rezultoj de brutalaĵoj kiel klabofrapoj, piedaj kaj pugnaj batoj. Aldone estis konstatitaj ostaj frakturoj: sep rompitaj ripoj; ĉiuj manfingroj kaj piedfingroj frakturitaj kaj aliaj traŭmatoj eĉ ĉe la kruroj, brakoj kaj skapoloj; multoblaj vundoj faritaj per tranĉilo kaj aliaj eble faritaj per razilo; brulvundoj sur la tuta korpo. Trafite de cerebra hemoragio, Giulio Regeni mortis pro la rompo de kolvertebro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-05-16
Creative Commons License