LiteraturoNOVELOJLa senpekiĝoEn la urbo ĉiuj evitis Dragoilon, ne parolis kun li, kaj kiam oni hazarde vidis lin sur la strato, oni forturnis sin. Tio ege turmentis Dragoilon, sed li konsciis, ke la homoj pravas. Li ne riproĉis ilin kaj ne koleris al ili. Dragoil mem same evitis la homojn. Tre malofte li eliris el la domo kaj ne vizitis lokojn, kie eblis renkonti konatojn. Li ne butikumis, ne eniris vendejojn. Tion faris liaj edzino kaj filino. Horojn li pasigis sola sur la balkono de la loĝejo, rigardante la straton, kie tumultis homoj kaj aŭtomobiloj. Li rigardis la trafikon, meditante, ke la akcidentoj ĉiam okazas rapide, subite, neatendite, kaj dum nur unu sekundo ili renversas kaj frakasas homan vivon. Neniam antaŭe Dragoil eĉ supozis, ke lin trafos akcidento, sed foje-foje la sorto estas tre kruela kaj subite forprenas ĉion: la aŭtoritaton, la estimon de la homoj, la laboron, la amikojn, la parencojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|