MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Leteroj

La leĝo ne ĉiam reflektas moralojn

Alexander Gofen skribis longan interesan artikolon pri la neleĝa elekto de Barack Obama (MONATO 2017/08-09, p. 12). Mi dankas lin, ĉar li provis sciigi tiom da nediskutataj faktoj. Tamen mi faras observon. La leĝo ne ĉiam reflektas moralojn. La nazioj, ekzemple, persekutis la judojn uzante la leĝon. Mi ŝatus, ke tiuj, kiuj zorgas pri la leĝoj, zorgu ankaŭ pri la homaj rajtoj kaj pri nia planedo.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-09-12
Creative Commons License