MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ITALIO

Vegana ovo, nutra novo

Ĉu vi aparte ŝatas ovon, sed estas devigata rezigni pri ĝi, ĉar viaj sangaj analizoj montras, ke via kolesterolo abrupte „prancas”? Aŭ eble ĉar vi estis lastatempe en decida turnopunkto de via vivo kaj volis fariĝi vegano? Estu dankema al Francesco Zuccolo [franĉesko dzúkolo], Aurora Gobessi, Arianna Roi kaj Greta Titton (studentoj de la universitato de Udine, en nord-orienta Italio), ĉar ili sukcesis inventi kaj patentigi, meze de septembro 2017, ian ovon faritan el centprocente vegetaĵaj ingrediencoj.

Temas pri noveca, konsumpreta manĝaĵo, baldaŭ supozeble havebla en la vendejaj kaj hejmaj fridujoj de multaj landoj. Ĝiaj aspekto kaj gusto estas tre similaj – oni garantias – al tiuj de ordinara ovo malmole kuirita. La koncerna ovo, pacience realigita en la fako pri nutraj sciencoj kaj teknologioj de la menciita friula universitato, estas laŭdire ideala por ĉiuj individuoj, kiuj estas trafitaj de celiakio kaj troa kolesterolemio, pro la manko de gluteno kaj de la malutila speco de kolesterolo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28