MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Aktuale

Poŝto

Kelkaj legantoj plendetis, ke la lasta numero de MONATO ne estis liverita de la loka poŝto, sed de iu privata firmao, kiu postulas, ke oni kvitancu la ricevon. Se oni ne estas hejme, la firmao liveras ĉe afabla najbaro, aŭ al proksima aŭ malpli proksima deponejo. La eldonejo de MONATO ne konsciis pri tio. Ŝajne la loka ekspedisto „vendas” siajn sendaĵojn alilande al la plej malmultekosta ekspedfirmao, kiu jen estas PostNL, jen DPD, jen eble iu alia. La eldonejo atente sekvos la evoluon kaj ĉiam bonvenigas komentojn pri liveroj, eventualaj prokrastoj ktp.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-10-08
Creative Commons License