Moderna vivoBELGIO6000 rapidaj SIM-kartojLa 22an de marto 2016 okazis pluraj eksplodoj kun multaj vunditoj kaj mortigitoj en la flughaveno de Zaventem norde de Bruselo, kaj en Bruselo mem, en metrostacio. Ĉar evidente en tiu momento multegaj volis aŭ kontakti la helpservojn, aŭ telefoni al familianoj aŭ amikoj por informpeti pri ilia farto, dum pluraj horoj la telefona reto en Belgio estis komplete superŝutita kaj neuzebla. Eĉ fajrobrigadistoj kaj sukuristoj ne povis atingi siajn kolegojn por transdoni necesegajn mesaĝojn. Blua SIM-kartoKelkajn tagojn post tiuj ĉi atakoj de simpatiantoj de la tiel nomata Islama Ŝtato, Jan Jambon, federacia ministro pri internaj aferoj, en gazetara konferenco promesis, ke li trovos solvon por evitigi tiajn situaciojn. „La personoj kun plej grava funkcio okaze de katastrofoj ĉiam havu retkonekton,” li diris. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio
|