TurismoKUBODaiquirí-konkursoLige kun la 200a datreveno de la trinkejo-restoracio Floridita en la plej malnova parto de la kuba ĉefurbo Havano, okazis konkurso „Reĝo de Reĝoj de Daiquirí”. Tiu aranĝo celis determini la plej bonan miksiston de la koktelo Daiquirí [dajkirí], ŝatita de la usona verkisto Ernest Hemingway kaj la due plej ofte trinkata koktelo tutmonde (post Margarita). La koktelon oni pretigas ĉefe per blanka rumo kaj citrona suko. En la konkurso partoprenis diversnaciaj koktelmiksistoj, gajnintoj de lastaj eldonoj de la menciita konkurso. Ili devis fari 20 koktelojn Daiquirí de nova tipo en dek minutoj. Fine la ĵurio gustumis kaj taksis ilin. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|