Moderna vivoPROTEKTADOBolardoj kontraŭ teroristojTeroristoj kaj frenezuloj havas novan metodon: Ili ŝtelas aŭ luprenas kamionon kaj kiel demonoj veturas tra strato plena de homoj (MONATO 2017/01, p. 14). Tian atakon oni timas ankaŭ en Vieno. Ballhausplatz („Pilkludeja placo”) estas la centro de la politika kvartalo en la aŭstra ĉefurbo. Apude troviĝas la sidejo de la ĉefministro (Bundeskanzler) kaj la sidejo Hofburg de la ŝtatprezidanto de Aŭstrio kaj lastatempe ankaŭ la provizora aŭstra parlamentejo (MONATO 2017/06, p. 11). En la 19a jarcento la urba muro baris la rigardon, sed post ĝia formeto la vienanoj povis senĝene rigardi la parkon kaj la pompajn konstruaĵojn kun historiisma stilo. Estis agrabla la granda, libera areo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|