Esperanto

Flandra Esperanto-Ligo

Asocio por Esperanto

Esperanto Bruselo

Esperanto-skoltoj

Lokaj grupoj

MONATO

Libroj kaj diskoj

Forumo

Kalendaro

Serĉi en la retejo de FEL
 

Esperanto: Unikodaj tiparoj

La retpaĝoj de Flandra Esperanto-Ligo ĉiuj estas kompostitaj unikode. Tio signifas, ke vi normale ne devus havi iun ajn problemon por rigardi la supersignitajn literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, kaj Ŭ. Se vi tamen vidas kvadratetojn aŭ demandajn signojn, vi eble havas malnovan komputilon. Se vi havas malnovan Vindozo-komputilon (ekz. kun Vindozo 95 aŭ 98) vi povas mem instali unikodajn tiparojn. Sufiĉas elŝuti la jenajn tri dosierojn:

times32.exe
courie32.exe
arial32.exe

Kiam la tri dosieroj troviĝas sur via komputilo, vi alklaku ĉiujn tri sinsekve. Poste vi restartigu vian komputilon, kaj ekde tiam ĝi rekonos ĉiujn Esperanto-literojn.

Se ankaŭ tio ĉi ne solvus vian problemon, povus esti, ke via foliumulo (Netscape, Opera, IExplorer ...) estas mise agordita. Ĝi devas akcepti la tiparojn de la familio UTF-8 (= Unikodo).


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17