Finfine post 40 jaroj reaperis la humura sukcesverko de Louis Beaucaire „Fabeloj de la verda pigo”. Kiel pli bone priskribi ĝin? Temas pri „verda humuro”. La leganto devas iom koni la verdan mondeton de la ĝisostaj esperantistoj por kompreni ĉiujn aludojn al la movado: aludoj pri la Akademio, pri la Fundamento, pri la Universalaj Kongresoj.
Por ekscii pli pri la verko, plej bone vi legu ekzemple la unuan fabelon, kiu temas pri reĝo, kiu plendas pri la fakto, ke la ĝ en lia nomo surhavas nur simplan ĉapelon kaj ne kronon, kaj eksciu, kiel la prezidanto de la Akademio provas solvi tiun teruran dilemon.
La libro aperis en la formoj ePub, PDF kaj azw3 por diversaj aparatoj: librolegiloj, poŝtelefonoj, komputiloj. La unuan ĉapitron (tiun pri la plendanta reĝo) vi povas senpage elŝuti por gustumi la etoson.
Zowat iedereen shopt tegenwoordig online.
Wist je dat we een percentje kunnen krijgen op je aankopen bij bol.com, Dreamland, Decathlon en vele andere?
Dat kost jou niks, geen tijd en geen geld. Kijk vlug even op
onze Trooper-bladzijde.
La Retbutiko de FEL havas multe pli da ebloj ol vi imagus. Spektu la filmeton! (prefere rigardu ĝin per plena ekrano.)