MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Kara Eŭropo ...

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

aŭ prefere, eble, Eŭropa Unio ... ne kredu, mi petas, ke ni britoj vin malamas. Jes, tiel ŝajnas, post la referenduma decido de la brita popolo disiĝi de vi. Ofendite (tamen vi ne povas rezisti al iom da malica ĝojo), vi povas prave atentigi pri la 52 % da britaj voĉdonintoj, kiuj apogis apartigon.

Tamen bonvolu memori, kara Eŭropo, ke tio ne estas plimulto de la popolo. Volis resti 48 % de la voĉdonintoj ... kaj, malgraŭ tio, ke pli da homoj partoprenis en la referendumo ol dum naciaj elektoj, nur 73 % de la popolo fakte voĉdonis. Tio signifas, ke la fatala decido ĝisi, adiaŭi, restis en la manoj, aŭ la balotiloj, de nur 37 % de la popolo.

Memorindas ankaŭ, ke la referendumo ne temis pri vi. Almenaŭ ne tute. Certe, sur la balotilo, nepris respondi, ĉu resti, ĉu ne resti. Sed efektive vi ludis nur fonan rolon, aparte en la du semajnoj antaŭ la referendumo. Pli gravis, laŭ opinio-sondoj, enmigrado, timoj pri (subtekste) Lebensraum, do pri vivo-spaco en lando argumenteble tro plenŝtopita por akcepti pliajn (nebritajn) alvenantojn.

Do la popolo (mis)uzis vin, kun bedaŭrindaj sekvoj certe por ni, verŝajne ankaŭ por vi, por pugnobati politikan establon, kiu promesis limigi enmigradon, malsukcesis, kaj, pli funde, ĝin socie kaj ekonomie perfidas.

Krome britoj nur nebule komprenis, kial ili voĉdonis. La vesperon antaŭ la referendumo mi staris ĉe superbazara kaso. La kasistino, virino ĉ. 60-jaraĝa, demandis, kien mi metos mian morgaŭan balotilan krucon: ĉu por, ĉu kontraŭ. Mi diris, ke por, kaj demandis, kial ŝi volas scii. La kompatindulo diris, ke la referendumo-debato ŝin tiom perpleksigas, ke ŝi petas la opiniojn de klientoj por helpi al ŝi findecidi.

Imagu, semajnoj da debatado, da intervjuoj en radio kaj televido, da gazetaraj komentarioj, da oficialaj registaraj bultenoj dissenditaj al ĉiuj hejmoj, lasis ŝin perpleksa. Ne helpis mensogoj, ke ekzemple la pli ol 400 milionoj da eŭroj semajne senditaj al Bruseloj (en si mem troigo) estos direktataj al grincanta sanservo – promeso tuj post la referendumo neita.

Verŝajne mia amikino ĉe la superbazara kaso, kiel milionoj da aliaj perpleksitaj britoj, voĉdonis malpli kontraŭ vi, Eŭropo (kaj nun, laŭ opinio-sondoj, milionope bedaŭras), sed pli kontraŭ la politikistoj, kontraŭ la politika ordo, kiuj la popolon prifajfas.

Stagnas salajroj (sed male tiuj de bankistoj, kaj aliaj), fermiĝas bibliotekoj, naĝejoj, lokaj sociaj servoj, ŝanceliĝas la nacia sanservo (pro drasta registara ŝpar-reĝimo, kiu ne rekonas, ekzemple, ke popolo maljuniĝanta bezonos pli da subteno, ne malpli) ... kaj do, kiam viaj malamikoj sirenvoĉe avertis, ke aliĝos al vi Turkio (ĉu tion vi sciis, Eŭropo?) kaj ke pli ol 70 milionoj da turkoj povos alveni al Britio, kaj forŝteli laborlokojn, loĝejojn, kaj eĉ pli impliki la sanservon, panikiĝis la popolo.

Propekan kapron ĝi deziris, ion por kulpigi, por puni, pro socio ne fremde-brusele, sed hejme-londone rompita ... kaj tagon post tago preparis la buĉadon de la kapro la dekstrema, bulvarda gazetaro.

Do britoj, laŭ refrenaĵo (refrenezaĵo?) de la referendumo-kampanjo, „reprenis sian landon”. Kien ili ĝin prenis, estas alia demando ... certe ne en la estontecon kaj provizore en politikan kaj financan ĥaoson. Evidentas samtempe nacio funde fendita inter breksiĝintoj kaj nebreksiĝintoj: Anglio kaj Kimrio kontraŭ Skotlando kaj Norda Irlando, kamparo kontraŭ urbo (kun kelkaj esceptoj), maljunuloj kontraŭ junuloj, baze edukitaj kontraŭ alte edukitaj homoj, eĉ familiano kontraŭ familiano.

Ni ambaŭ viktimiĝis, kara Eŭropo, vi kaj mi. Sed provu memori, dum britoj forflosos ne en sendependecon (ne eblas en la nuna mondo) tamen en izolitecon, ke plejparte ne kontraŭ vi ni voĉdonis, sed kontraŭ ni mem.

Kaj ke milionoj da britoj, aparte junaj, daŭre respektas la idealojn, sur kiuj vi staras, kaj, malgraŭ ĉio, volas ilin kune, amike, flegi kaj firmigi.

Sincere via,

Jen la lasta kontribuo de nia ĉefredaktoro, verkita tuj antaŭ lia morto, pri la komuna Eŭropo, kiun li tiel forte alstrebis.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28