TurismoSKOTLANDOVojaĝo al la OrkadojLa Orkadoj (angle: Orkney; gaele: Arcaibh) konsistas el proksimume 70 insuloj, el kiuj 20 estas loĝataj. Male al la loĝantoj de la okcidentaj insuloj de Skotlando (la Hebridoj), la orkadanoj ne parolas la gaelan, sed havas sian propran orkadan dialekton, iom similan al la ŝetlanda. La orkada insularo situas 16 km norde de la plej norda parto de la skota ĉeftero. La plej granda insulo nomiĝas Mainland. Ĝi havas areon de 523 km 2. La orkada arkipelago estis loĝata dum almenaŭ 8500 jaroj – unue de triboj mezolitikaj kaj neolitikaj, kaj poste de la piktoj, supozeble prakelta popolo. En 1875 skandinavoj invadis kaj perforte aneksis ĝin al Norvegio. Tiu periodo en la historio de la Orkadoj estas plurfoje menciita en la Sagao de Njal (majstre esperantigita de Baldur Ragnarsson 1), kaj estas ankaŭ temo de la Orkneyinga Saga (Orkada sagao), alia gravega verko de la islanda literaturo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|