LibrojPri mita homo kaj ties ekzempla vivoEstas kredinde, ke ĉiuj preferas, ke ilia lando estu internacie montrata kaj vidata laŭ sia plej bona flanko, aŭ ke almenaŭ oni ne diskonigu pri ĝi malveraĵojn. Specife pri brazilanoj, mi povas aserti, ke al la plimulto de ili estas terure vidi la landon montrata kiel regiono regata de la triopo karnavalo-plaĝoj-futbalo. Brazilo ja estas multe pli kompleksa lando, kies stereotipoj, se iam validaj, ne plu kongruas al la realaĵo. Pro tio estas tre interese rimarki la zorgemon, kun kiu Vlastimil Novobilský, verkante pri la vivo de nia (tio estas, samtempe lia kaj ankaŭ mia) samlandano Francisko Valdomiro Lorenz, pentris la kompleksan bildon de la suda Brazilo, plenplena de germanoj, poloj, italoj, rusoj, ukrainoj kaj ĉeĥoj. Ĝustamezure la aŭtoro bildigis la precipe eŭropdevenan kulturan mozaikon de tiu parto de mia lando. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fernando PITA
Vlastimil Novobilský: Francisko Valdomiro Lorenz. Tr. M. Turková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 160 paĝoj. ISBN 978-80-87169-80-3.Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
|