MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

UNESKO

Dispartiĝo inter riĉaj kaj evoluantaj landoj

De la 30a de oktobro ĝis la 14a de novembro 2017 okazis la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Eble pli klare ol kutime evidentiĝis la dispartiĝo de la mondo inter riĉaj kaj evoluantaj landoj. Kvankam ĉiu lando (granda kiel Ĉinio aŭ malgranda kiel Monako) havas unu voĉon, ne ĉiu povis sendi grandan nombron da reprezentantoj, kiuj aktive partoprenis la laboron de la diversaj komisionoj.

Riĉeco petrola sed ne parola

Pro kruda petrolo iuj arabaj landoj estas tre riĉaj. Tiel Sauda Arabio kaj Kataro povis renovigi la grandan salonon kontraŭ pago de 68 milionoj da dolaroj. La oficiala inaŭguro venigis centon da reprezentantoj kun tradicia vestaĵo. La manĝo estis senkosta por ĉiuj, kaj la asocio, kiu aljuĝas la Hamdan-premiojn, malavare distribuis reklamsakojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28