MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Politiko

PAKISTANO

Protestoj en Islamabado

Dum du tagoj, de la 25a ĝis la 26a de novembro, la pakistananoj ne povis vidi Fejsbukon, Tviteron kaj Jutubon. Ili ankaŭ ne povis vidi pakistanajn novaĵ-kanalojn, ĝis la operaco por subpremi protestojn finiĝis. Ili devis fidi novaĵojn de CNN, BBC kaj aliaj fremdaj kanaloj por ekscii kio okazas en Islamabado, la ĉefurbo de Pakistano. La loĝantoj ricevis sciigon, ke ekde la 27a de novembro la telefonaj konversacioj estos registrataj, la mesaĝoj en Fejsbuko, Tvitero kaj WhatsApp estos cenzurataj. Ĉiu, kiu diras/skribas ion kontraŭ la registaro aŭ islamo, estos konsiderata krimulo, kiun la polico povas senaverte aresti. Oni nepre ne interŝanĝu nenecesajn mesaĝojn kaj konversaciojn!

Kio okazis en Islamabado?

La religia partio Tehreek-i-Labbaik Ya Rasool Allah (TLY) kaj aliaj partioj fermis la ĉefajn vojojn el Islamabado ekde la komenco de novembro, kaj ili daŭre protestadis, postulante eksigon de la ministro pri justico, ĉar ili opiniis, ke la nova vortigo de elekta leĝo nesufiĉe respektas la profeton Mahometo. Oni ne povis eniri Islamabadon facile el la najbara urbo Ravalpindio; eĉ ambulanco ne povis iri al malsanulejo. Ankaŭ la vojo al la flughaveno estis blokita. Ekzamenoj estis prokrastitaj, ĉar multaj studentoj ne povis atingi la universitaton. Tio ege malfaciligis la vivon en Islamabado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

NADIPEDIA
korespondanto de MONATO en Pakistano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-12-06
Creative Commons License