MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kial tiom da masakroj en Usono?

Ekde 2012 preskaŭ 1600 homoj mortis en Usono en okazoj de amaspafado (difinita kiel pafado kun almenaŭ kvar vunditoj/mortigitoj). Tio estas mezume pli ol unu tage. Temas pri tre granda nombro kompare kun iu ajn el la okcidentaj landoj. Kio estas la kialo por ĉi tiu kvanto? Ĉu eblas determini la kaŭzojn de ĉi tiu epidemio de armila perforto?

Ĉefa variablo

Jes, eblas. La ĉefa variablo, kiu klarigas tiun ĉi fenomenon, estas la nombro de paf-armiloj en la manoj de civiluloj. Pli-malpli duono (ĉ. 300 milionoj) de tiaj armiloj troviĝas en Usono.

Tio ne signifas, ke ĉiuj usonaj civitanoj posedas armilojn. Fakte, temas nur pri triono el ili. Tamen ĉiu el tiu triono posedas mezume 8 pafilojn, kun granda varieco inter la usonaj ŝtatoj. Tial, la datumoj kaj korelacioj klaras. En la ŝtatoj, kie armiloj estas pli disvastigitaj, okazas pli da mortoj pro armila perforto. Kaj la samo okazas internacie: en la landoj, kie la loĝantaro havas pli da armiloj, okazas pli da mortoj pro ĉi tiu kaŭzo.

Kialoj kaj korelacioj

Ekzistas pluraj faktoroj, kiuj kontribuas al pravigo de la rajto kaj bezono esti armita. Ekzemple, la influo de premgrupoj aŭ apartaj kulturaj mitoj ligitaj al la fondo de la lando. Sekve, la reguligo en ĉi tiu kampo ne estas tre strikta, malgraŭ tio, ke ekzistas kaj federacia kaj ŝtatnivelaj leĝaroj, kiuj reguligas posedon de armiloj. La granda variado ĉi-rilate reflektiĝas denove en la statistikoj. Tiel, la ŝtatoj kun la plej permesaj leĝoj kaj kun la plej granda nombro de armilposedantoj estas tiuj, kiuj havas la plej multajn mortojn pro armila perforto.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Plejparte temas pri sinmortigoj

Ni parolas pri armila perforto kaj ne nur pri mortigoj aŭ pafadoj, ĉar la problemo estas multe pli ampleksa kaj influas aliajn sociajn fenomenojn, kiel hejma perforto. Fakte, plimulto de mortoj pro pafarmiloj estas sinmortigoj. Estas konate, ke la aliro al armiloj pliigas la eblon, ke oni klopodu mortigi sin, kaj ankaŭ la sukceson de tiaj ĉi klopodoj. Denove, tiuj ŝtatoj, en kiuj abundas pafarmiloj, estas tiuj, kiuj aperas unualoke ankaŭ en la rang-listo de sinmortigoj.

En Usono okazas jare ĉ. 20 000 sinmortigoj, 10 000 murdoj kaj 500 mortoj pro akcidentoj kun armiloj. Alia pripensinda datumo estas la uzo de armiloj fare de la polico, kiu mortigis preskaŭ 3000 homojn ekde majo 2017.

Sturma fusilo

Sed ni reiru al la pafmortigoj. En la lastaj jaroj oni ofte uzis la saman tipon de armilo, konatan kiel sturma fusilo. Temas pri modeloj similaspektaj al tiuj uzataj de soldatoj, tamen konsiderataj kiel ĉasaj aŭ eĉ sportaj. Oni do povas aĉeti ilin en sportaj vendejoj. Ili estas duonaŭtomataj armiloj, kiuj tamen transformiĝas en aŭtomatajn per aldono de simpla „frapfusto” (angle bump stock). Oni kalkulas, ke en la pafado de Las Vegas en la komenco de oktobro 2017, kie mortis 59 homoj, okazis 90 pafoj en 10 sekundoj. Alivorte, temas pri milita armilo.

Trump nuligis ordonon de Obama

Kiel dirite, la limigoj por aĉeti armilojn varias de ŝtato al ŝtato kaj en iuj situacioj preskaŭ ne ekzistas, kiel, ekzemple, en armilo-foiroj. En februaro 2017 Trump senbrue blokis la regularon, siatempe subtenatan de Obama, kiu malpermesis la vendon de armiloj al homoj kun mensaj problemoj. Ĉi tiu regularo koncernus ĉirkaŭ 75 000 homojn.

Kultura, transideologia afero

Ni menciis, ke temas pri kultura afero. Kontraste kun preskaŭ ajna alia lando en la mondo (krom Jemeno, Meksiko, Gvatemalo kaj Israelo), en Usono oni konsideras, ke armiloj ne estas privilegio por policanoj kaj militistoj, sed rajto de iu ajn civitano, agnoskita en la konstitucio. Teorie, tio estas transideologia pensmaniero. Tiel, grupoj kiel National Rifle Association (NRA) financas la elekto-kampanjojn de granda nombro da respublikanaj kaj demokrataj kandidatoj, kvankam evidente ekzistas pli da limigo-defendantoj inter la demokrataj politikistoj.

NRA

Oni kalkulas, ke NRA havas kvin milionojn da membroj, multaj el ili disciplinitaj tiel, ke iliaj kampanjoj por sendi leterojn al politikaj reprezentantoj kutime efikas. Krome, ili senĉese lobias en Vaŝingtono kaj ankaŭ internacie. Tiusence, ni memoras la intertraktadan periodon ĉe UN por la traktato pri armilkomerco (kiun la registaro de Obama subskribis, sed ne ratifikis), kiam ĉiu diplomatia delegitaro rajtis inkluzivi reprezentantojn de la civila socio inter siaj membroj. La reprezentantoj de la civila socio el Usono estis sisteme membroj de NRA kaj rilataj grupoj.

„Mortigas homoj, ne armiloj”

Laŭ siaj publikaj deklaroj, tiuj grupoj celas defendi la ĉasistojn kaj pafistojn, kaj ili neas havi iun rilaton kun la armila industrio. Tamen, estas mirinde, ke la argumentoj uzataj de ambaŭ sektoroj preskaŭ identas. Kiam masakro okazas, ili klopodas transdoni la jenan mesaĝon: ne ekzistas rilato inter ĉi tiu masakro kaj la armiloj. Tio estas, „mortigas homoj, ne armiloj”. Krome, „se la murdito havus pli da armiloj, la tragedio povus esti preventita”. Tiaj argumentoj estas trompaj kaj facile refuteblaj, tamen granda parto de la usona socio subtenas ilin, parte ĉar ili baziĝas sur kredoj kaj fundamentaj mitoj de la lando, kiuj eĉ igas ilin opinii, ke temas pri parto de ilia identeco.

Ĉu restas espero?

Estintece, ĉiu leĝoŝanĝo por pli granda limigo pri armiloj okazis post dramaj eventoj per armila perforto. En 1934, post la oraj jaroj de gangsterismo, estis akceptita la Nacia Armilara Leĝo, kiu malpermesis, ke civiluloj havu mitralojn. Jen reguligo, kiu dependis (kaj daŭre dependas) de Federacia Oficejo pri Alkoholo, Tabako kaj Armilaro. En la 1960aj jaroj, kiam diversaj politikistoj estis murditaj (interalie, Martin Luther King kaj prezidanto Kennedy) estis aprobita grava leĝo, kiu funkciis inter 1968 kaj 1986. Pli freŝdate, kiel rezulto de masakro en kalifornia lernejo en 1989, estis subskribita nova leĝo specife pri sturmaj fusiloj, kiu estis funkcianta inter 1994 kaj 2004. Ekde tiam, ĉiuj provoj reguligi ĉi tiun tipon de armilo malsukcesis, malgraŭ la granda kvanto da mortigoj, kiuj okazis en la lastaj jaroj.

Publika opinio dividita

Eĉ kiam ŝancperiodo malfermiĝas kaj la afero revenas al la amaskomunikila atento, ĝi malofte konkretiĝas en politika ŝanĝo. Tio ŝuldiĝas parte al tio, ke la publika opinio de Usono preskaŭ egale (kaj stabile dum la lasta jardeko) dividiĝas inter tiuj, kiuj favoras pli grandajn limigojn, kaj tiuj, kiuj ĝenerale kontraŭstaras ajnan reguligon de la vendo de armiloj. Ĉi tiu kursivo ne estas banala. Kvankam multaj usonaj civitanoj deklaras sian subtenon al protekto de sia rajto posedi armilojn, ili ankaŭ apogas ne malgrandan parton de konkretaj politikaj kontrolrimedoj: ekzemple, kreskantajn limigojn por vendoj ĉe armilfoiroj aŭ malpermesadon de sturmaj fusiloj. Temas pri io simila al tio, kio okazas pri sanreformoj, kiam la samaj civitanoj, kiuj montriĝas en la enketoj kontraŭ la tiel nomata Obamacare, ankaŭ subtenas multajn el la sanmezuroj inkluzivitaj en ĉi tiu leĝaro.

Nesurpriza paradokso

Paradokse, konsekvenco de la publika debato pri ĉi tiuj aferoj estas pliigo en la vendo de armiloj, precipe sturmaj fusiloj, pro la timo, ke ili estos malpermesitaj.

Afero kompleksa

Resume, malgraŭ la solideco de la datumoj, temas pri kompleksa afero, kiu ligiĝas al identeco de granda parto de la usona socio kaj kies solvo ne videblas en la baldaŭa estonteco. Eble, kiel konsekvenco de la masakroj okazintaj lastatempe, oni havos novan ŝancon por alfronti la problemon.

Xavi ALCALDE
Barcelono


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28