MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

Iom da peno ne faros al vi malbone

Iĝis disponebla Historia Vortaro de Esperanto paperforme kaj en formo de elŝutebla PDF-dokumento. En la enkonduko oni povas legi ĝian historion. Mallonge: la vortaron iniciatis fakte Reinhard Haupenthal en 1992; transprenis la laboron Gonçalo Neves, kiu en 2011 eldonis la vortaron ĉe la eldonejo Iltis en broŝura formo 113-paĝa. Transprenis la laboron Bernhard Pabst, kiu vastigis la vortaron tiom, ke ĝi nun ampleksas proksimume 340 paĝojn.

Aliro al naskiĝejo

La verko pritraktas precipe la unuajn tri jarojn de Esperanto (1887-1889), sed la tria ankoraŭ ne estas komplete prilaborita. En la libro ni informiĝas pri la unua uzo de ĉiu Esperanta vorto. Vorto en vera senco: principe aperas ĉiu aparta derivaĵo aŭ kunmetaĵo. Mi fakte devis skribi „unuaj uzoj”, ĉar ne nur la unua estas menciita. Ni do vere ĉeestas la naskiĝon de ĉiu vorto, ankaŭ (kaj precipe?) de tiuj vortoj kies patro ne estas Ludoviko Zamenhof. Ni tiel konatiĝas kun beboj, kiuj poste ŝanĝis aspekton, kun beboj, kiuj mortis, kun misklonoj kaj kun evoluemaj beboj.

Bebospecoj

Se vi ne estas ĝermanlingva, vi, verŝajne, malfacile komprenos, kio povas esti „ajmero” kaj „biĵofo”. Nu, ĝi estas „sitelo” de Einstein (ne lá Einstein, sed nia Einstein, Leopoldo, de la Plena lernolibro por Germanoj, de 1888) kaj la „episkopo” de ni ĉiuj. Do vi trovos en HV (jes, min kaptis la mallongigo de Historia Vortaro) ankaŭ – eĉ multajn – vortojn, kiuj neniam atingis PIV-on. La malnovaj „sukro” kaj „zukro” (ambaŭ aperas) fakte havas la avantaĝon, ke oni ne povas pensi, ke „sukero” estas ero da suko! Kaj ankaŭ „butro”, kiu certe ne estas ero da buto.

Aĥ, mi esperas, ke la fejsbukuloj ne legos mian tekston, ĉar ni riskas novajn plibonigajn proponojn! Verŝajne, vi pensas, ke „ŝanco” estas ĉe ni delonge? Nu, forgesu! Ĝi apartenas al la unua oficiala aldono. En la komenco ĝi aperis kiel „ĉanco”! De Wahl en la revuo Esperantisto en decembro 1889 uzis la vorton la unuan fojon, kaj li aldonis interkrampe la francan „chance”. Kiel ĝi evoluis de unu formo al alia, vi mem esploru en HV. Inter la etaj difektoj kun ŝanĝiĝema formo estis multaj „s”/„z” balanciĝoj: „akziomo”, „eksakte”, „eksemplo”, „eksisti” ... Misklono aspektas al mi „acera” por „akra”.

Vortidoj

Interesajn, fojfoje enigmajn, vortojn oni renkontas en la artikoloj pri afiksoj. Pripensu tamen, mi petas, ke la pioniroj konstruis surbaze de malmulte da brikoj! Ili klopodis fari verajn murojn el tre malmulte da materialo. Mi bezonis iom da tempo por kompreni la vorton „amistadi”, eble ĉar tiu tempo jam pasis por mi? Ĝi estas klarigita kiel „amindumi”, sed tie mi tamen havas rimarkon! Ankaŭ „amindumi” aperas, precize en la sama verko (Plena Vortaro Rusa-Esperanta). „Brutedukado” kaj „ĝardenlaborado” – jes, eĉ tiaj vortkunmetaĵoj estas cititaj kaj datitaj.

Enigmeca kodaro?

Ĉe la unua kontakto kun la enhavo de la libro oni havas la impreson, ke oni devos batali kun iu kodaro, kiaj en la dua mondmilito estis uzataj kun la famaj enigmomaŝinoj. Ĉiuj informoj aperas en formo de mallongigoj, kaj necesas unue legi kaj studi la enkondukajn klarigojn. Oni tie ekscias, ke ĉiu signo (eĉ la t.n. interpunkciaj signoj), ĉiu formo (uskleco, oblikveco, rekta aŭ kurba hoko ktp) havas tre striktan signifon. Plej bone mi montru simplan ekzemplon kaj rompu la kodon por vi!

Tio legiĝas jene:

La unua apero de „aer/” datiĝas de 1887 kiel „aero” en la verko de Ludoviko Zamenhof Unua Libro en la vortara parto. Poste ĝi aperas en la Dua Libro, ankaŭ de Zamenhof (ke temas pri la sama aŭtoro, estas indikite per la uzo de nura komo, anstataŭ uzo de kutima punktokomo!), en la paĝo 31. Poste ĝi troviĝas en la verko de Antoni Grabowski La neĝa blovado en la paĝo 15. Poste denove en zamenhofa verko, la Plena Vortaro Rusa-Esperanta, en la paĝo 44, nome en la sintagmo „sufoka aero”, sintagmo uzata de la aŭtoro de la libro (ĉar inter kurbaj hokoj), kaj poste en alia zamenhofa verko, la Meza Vortaro Esperanta-Rusa. La derivaĵo „aera” estas trovebla ĉe Leopold Einstein en lia Plena lernolibro por Germanoj en la paĝo 13, kiu apartenas al la gramatika parto. La derivaĵo „aerumi” troviĝas en la zamenhofa Plena Vortaro Rusa-Esperanta en la paĝo 26 kaj en la dekstra kolumno de la paĝo 157 kaj poste en la Meza Vortaro Esperanta-Rusa. „aerumiĝi” estas trovebla en ... ktp ... ĝis „aerveturanto” ...

Ĉio do en nuraj kvar linioj, kaj vi nepre komprenos, ke havus neniun sencon rezigni pri la mallongigoj, eĉ en la erao de senlima memorspaco komputila! Post kelkfoja uzado vi konstatas, ke vere temas ne pri nerompebla kodaro, sed pri lerta kaj riĉa stenografio, kiun oni rapide majstras legi post nur iom da deĉifrada klopodo!

Senco kaj utilo

La mencio de „sufoka aero” en vortara libro kompreneble ekscitis min, kaj mi serĉis la paĝon 44 en tiu vortaro, kio estis facile farebla, ĉar en la verko estas klare indikite, kie oni povas konsulti la cititajn verkojn. Kaj mi trovis:

Temas do pri traduko de iu rusa vorto. En la nuna rusa vortaro de Bokarev la traduko de la vorto estas „sufokanta varmego; premaero”. Ĉe konsultado de HV mi konstatis, ke la vorto „aero”, simpla rusa воздух, mankas en la RE, rusa-esperanta vortaro. Tio ŝajnis al mi neebla, kaj vere, post konsultado de Bernardo evidentiĝis, ke li pretervidis la vorton! Jen do ekzemplo, kiel oni povas uzi HV kiel laborilon. Mi estis puŝita al tiu esploro, ĉar mi havas malfortecon por 1 esploro de ĝusta signifo nuna kaj antaŭa.

Por doktuloj kaj nedoktuloj!

Mi supozas, ke estas klare, ke temas pri scienca verko, utila helpilo al seriozaj filologoj, kiuj volas science esplori nian lingvon, starigi la veran etimologion de nia lingvo, ĉar niaj etimoj troviĝas tie, ne en pratempoj, ne ĉe latinidoj ... La historio de vorto antaŭ ĝia enpreno en nian lingvon estas por ni praetimologio! Absolute ĉio, kio estas menciita en la libro, estas pruvebla, indikas la lokon, kie vi povas meti la fingron sur la faktojn! Kaj ĝi estas farita en treege fidinda maniero. Sendube, ie kaj tie vorto eskapis, kaŝis sin en la inkunabloj, sed tie la moderna erao savas nin, helpas la aŭtoron!

Iu ajn leganto, eĉ nedoktulo, povas esplori la verkon por malkovri, ĉu „sukero” evoluis el antaŭa „sukro” aŭ ne. La etimaro de „sukro” certe enhavas la francan sucre, anglan sugar, germanan Zucker, rusan сахар, italan zucchero, hispanan azúcar. Etim(ar)o de „sukero”, eble jes, se ĝi estas enkondukita de iu, kiu ne sciis pri la antaŭe enkondukita vorto.

Krono estas kun ni!

Je mia miro (mi ne legis ĉiun vorton!), eĉ en HV aperas „Krono”, la helena dio de la tempo! Li, verŝajne, unue aperis en la verko de Grabowski Liro de Esperantistoj de 1893. Jes, tio estas ekster la unuaj du jaroj, sed la ideo estas, ke la HV iom post iom plivastiĝu. En la fontoj la verko estas cetere nur hezite citita! Ĝuste pro la tempodistanco mi aldonis la vorton verŝajne, ĉar povus esti, ke iam pli frua apero troviĝos. La aŭtoro ja ĉiutage nazumas pliajn dokumentojn. Kaj Krono estas kun ni, ĉar tiu ĉi verko malfacile estas pensebla, eĉ logike ne estus farebla en antaŭa erao kaj ankoraŭ malpli eldonebla ... Nun la komputilo, la reto ebligas al ni konsulti raregajn verkojn, por kio antaŭe oni devis fari vojaĝojn.

Nova printempo, nova sento

En nia kunreta mondo reeldono de verko ne plu estas problemo. De tago al tago, horo al horo oni povas adapti, ŝanĝi, korekti sian tekston. La rolo (tasko?) de recenzisto ŝanĝiĝis. Finita la ŝatata recenzista ĉaso de mistajpoj, ĉar la recenzista ekzemplero, verŝajne, jam estas malfreŝa kompare kun tiu de la leganto. Se li ne estas vampireca, la recenzisto povas kontakti la aŭtoron por informiĝi aŭ informi pri mankoj. Tion mi faris, kun la sekvo, ke miaj kritiketoj la postan tagon jam ... estis malvalidaj. Sed mi pensas, ke mi ne kutimis akrigi mian anserplumon kaj trempi ĝin en vitriolon. Ne estas malbona sento, ke recenzisto ne plu estu horora timato, sed iuspeca helpanto.

Mankoj? Nu, la ĝenerala por tiaj verkoj: ne plu eblas referenci! Aŭ oni devas diri: en tiu dato je tiu horo mi trovis en tiu verko ..., kun la probableco, ke la trovitaĵo jam ne plu troveblas en la verko, se entute la verko mem restis en la reto!

Ne solece solstara!

HV estas la dek-dua verko en la serio Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto. Ĉiuj verkoj en tiu serio estas altvaloraj kaj havindaj kaj senpage elŝuteblaj. Rapide ligu vin al https://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro, kaj vi tuj vidos la tutan liston kaj povos elekti laŭplaĉe.

Konkluda konfeso

Kiam antaŭ deko da jaroj mi ricevis fruan version, mi trovis ĝin nedigestebla sensencaĵo en nerompebla kodo, ĉar mi ne havis la energion kaj kuraĝon fari la penon kompreni ĝin. Mia juĝo evoluis, kiel vi verŝajne rimarkis. Do, juĝu mem, sed prefere ne tro facilanime! Iom da peno ne faros al vi malbone! 2

1. Grabovskia esprimo, trovita en HV, por „havi deziron/inklinon je io”.
2. Alia grabovskia malnova esprimo, trovebla en HV, por „malutili”. Ne pensu, ke mi mokas Grabowski, ĉar lia Kondukanto, kiu estas plene legebla en la reto, estas vera juvelaro!
Petro DESMET'
Gonçalo Neves, Bernhard Pabst: Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889. Eld. Esperanto-Akademio, 2017. 342 paĝoj. Akirebla de la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17
Creative Commons License