PolitikoD. R. KONGOĈu konganoj voĉdonu eksterlande?La voĉdona leĝo de 2015 eliminis maljustecon per permeso, ke konganoj loĝantaj eksterlande rajtu voĉdoni. Tamen restas multaj demandoj: kiam, kiel kaj kiom longe okazos la registrado de la konga diasporo? Kiel oni certiĝu, ke ne estos malregulaĵoj? Ĉi-rilate, estus tempoŝpare, se Sendependa Komisiono pri Naciaj Elektoj rajtigus ĉi tiujn samlandanojn voĉdoni per pasportoj anstataŭ voĉdonaj kartoj. Biometriaj pasportojRegistrado de konganoj loĝantaj eksterlande postulus longan tempon. Anstataŭe, permeso voĉdoni per pasportoj simpligus la aferon, speciale pro tio, ke biometriaj pasportoj estas inter la plej sekuraj dokumentoj en la mondo. En lando kiel Francio, pasportoj estas inter la dokumentoj, per kiuj oni rajtas voĉdoni. Se Francio, lando tre bone organizita, permesis tion, kial D. R. Kongo ne agu same? La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D.R. Kongo
|