LiteraturoRAKONTOFantomo en la hoteloLa monaĥejo „Sankta Pantelejmono” troviĝis en tre bela arbara loko, inter jarcentaj fagoj. Ĝi similis al granda blanka ŝipo en la arbaro. Proksime al la monaĥejo estis lago kun diafana malvarma akvo, en kiu naĝis trutoj. En la arbaro estis groto, kaj oni diris, ke en ĝi antaŭ multaj, multaj jaroj loĝis ermito. Ĉiun matenon de la monaĥejo aŭdiĝis la tinto de la preĝeja sonorilo, kiu vekis la proksiman vilaĝon. Dum la lastaj jaroj la monaĥoj en „Sankta Pantelejmono” unu post la alia adiaŭis la pekan mondon kaj ekis al la eterneco. En la monaĥejo restis nur avo Nestor, korpulenta, blankharara maljunulo kun helbluaj okuloj kaj kara rideto, kiu zorgis pri la monaĥejo kaj matene tintigis la sonorilon. Helpis lin du knaboj, kiuj paŝtis la monaĥejajn kaprojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|