PolitikoITALIODu landoj, kvin stelojLa pasintmarta voĉdonado por la itala parlamento, ankoraŭ duĉambra (deputitoj kaj senatanoj) malgraŭ la longaj, sed ĉiam malsukcesintaj klopodoj ŝanĝi la konstitucion tiurilate, prezentis rezultojn, kiuj ŝokis ordinarulojn kaj donis zorgon al Eŭropo. Elekto-rezultojVoĉdonis 73 % de la rajtantoj (en 2013 estis superita la sojlo de 75 %); la unua, senkoalicia, partio, kun ĉ. 33 % de la voĉoj, estis MoVimento 5 Stelle (Kvinstela Movado) 1, fondita en 2009 de la komika aktoro Beppe Grillo kaj de la pri-reta entreprenisto Gianroberto Casaleggio; sed pli fortis la centra-dekstra koalicio, kun ĉ. 37 % de la voĉoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
|