MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Tumulta historio de la ĉeĥa nacio

Spirita revolucio en la koro de Eŭropo estas surprize riĉa libro kun kvazaŭ serio de portretoj el la ĉeĥa historio.

Iom hazarde mi komencas per Jan Amos Komenský (Komenio), la instruisto de la nacioj: jam de jaroj tiun nomon mi konas. Li estis moravia teologo, filozofo, religia reformisto, pansofisto kaj pedagogo. Kion li tuŝis, pri tio klerege li verkis: li pledis por funda instruado al knaboj kaj knabinoj de ĉiuj tavoloj de la socio. Instrulibrojn li verkis kaj eĉ inicis tute novan instrusistemon por poloj, svedoj kaj hungaroj. Ĉe famaj amikoj li pledis por memstareco de sia patrolando. Tamen li ne fariĝis revoluciema, sed restis eŭropano tradicia, kun humanisma rigardado.

Orfo

La 12-jara Jan fariĝis orfo, sed danke al parencoj li studis teologion kaj filozofion, laste en Hejdelbergo. Jan Amos Komenio revenis post trijara studado en la germanaj universitatoj hejmen por esti utila al la Moravia Unuiĝo, de kiu li devenis; loka grafo lasis lin instrui la latinan, kio donis eblon forigi malnoviĝintajn instrumetodojn, sub kiuj siatempe li mem suferis. Li ricevis taskojn pli gravajn: li fariĝis predikisto kaj administristo de la fratara (husana) lernejo en la vigla germana fratara grupo de Fulnek, proksime al la limo kun Silezio.

Kontraŭreformacio

Grandajn problemojn estigis la habsburgoj, kiuj malobeis la interkonsentojn pri religia libereco. Rezultis la 30-jara milito, kiu ruinigis tiom da landoj. Treege suferis Bohemio kaj Moravio. En 1620 Ferdinando la 2a venkis kun helpo de soldat-taĉmentoj hispana, bavara kaj papa sur la Blanka Monto ĉe Prago. Rezultis perforta kontraŭreformacio kaj fino de libero por la ĉeĥa nacio por la sekvaj 30 jaroj. Perforte la popolon oni ree katolikigis kontraŭ la dujarcenta protestanta tradicio.

Komenio tuj forlasis la hejmon kaj rifuĝejon li serĉis en urbeto. Hispanaj trupoj elrabis ĉion – forbrulis multaj liaj libroj kaj manuskriptoj. Sekvis la pesto: pereis la edzino kaj du infanoj. Konsolon li trovis en la Biblio. Sekvis mirindaj verkoj el tio: Labirinto de la mondo, ekzemple. La Frataro devis sin kaŝi en arbaroj kaj rokoj. Komenio tra multa vagado serĉis sekurecon por la siaj i.a. en Nederlando, sed ankaŭ ĉe la Elbo-fonto. Dume instrumetodojn li plibonigis.

Habsburgoj

La sveda reĝo Gustavo Adolfo kun la protestanta saksa armeo penetris ĝis Prago. Unue la kapojn de protestantaj martiroj ili forigis de la pontoturo, kie malhome jam dek unu jarojn ili pendis. Oni solene entombigis ilin. Jam baldaŭ la habsburgoj reprenis la potencon. For estis la espero de ĉeĥoj kaj slovakoj.

Tiutempe Komenio disvolvis siajn novajn instrumetodojn: anstataŭ nura parkerpostula instruado kaj paralela vergado venis lernado kvazaŭ luda – schola ludus (lernejo kiel ludo). Infanoj lernu laŭŝtupe kiel konvenas al ilia aĝo.

Perfortoplena historio

Jen do, se iel resumi almenaŭ parte, kion pri Komenio oni renkontas en ĉi tiu riĉa libro.

En Spirita revolucio en la koro de Eŭropo sinsekve aperas priskriboj pri la princo Václav, Jan Milíč el Kroměříž, la patro de la ĉeĥa reformacio, Jan Hus, Hieronimo la Praga, kunlaboranto de Jan Hus, Petr Chelčiscký, la profeto sur la sojlo de epokoj, la frato Řehoř, fondinto de la Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj (Ĉeĥa Kunfrataro), Jan Amos Komenský, la instruisto de nacioj, Tomáš Masaryk, la filozofo kaj ŝtatestro; la lasta ĉapitro, sufiĉe optimisma post ĉi panoramo tra la ofte perfortoplena historio de la lando, estas La vero venkas.

La libron mi krome instigus eklegi, prefere trastudi, ankaŭ pro la enesto de artisme faritaj portretoj, kiuj tuj nin memorigas pri alia eldonaĵo de la sama eldonejo: Jan Hus; Pri la Eklezio – elektitaj ĉapitroj, kiun supre mi jam menciis.

Gerrit BERVELING
Přemysl Pitter: Spirita revolucio en la koro de Eŭropo – Rigardo en la historion de la ĉeĥa nacio. El la ĉeĥa tradukis Margit Turková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 121 paĝoj, ISBN 978-80-87169-78-0.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-08-03