MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Leginda malperfektaĵo

Fojfoje eldonejoj sendas al MONATO pli ol unu ekzempleron de siaj libroj, el kio rezultas do du recenzoj. Ĉu troas havi du recenzojn pri unu verko? Ne ĉiam. Vi vidos, ke la ĉi-suba recenzo de Stanislav Belov estas malfavora. Por komparo, ni rekomendas al vi legi la favoran recenzon de Don Broadribb, kiu aperis en MONATO 2006/08, p. 27. Poste legu ankaŭ la verkon mem kaj konstatu, kiu recenzanto laŭ vi pravis! (red.)

Historio de la ĉeĥo, kiu dum kaj post la dua mondmilito savis milojn da ĉeĥaj, judaj kaj germanaj infanoj de danĝera strata vivo, nazioj kaj komunistoj – mirinda temo, ĉu ne? Pro tio mi kun granda interesiĝo plonĝis en la libron de la ĉeĥa esperantisto Karel Kraft Heroo de amo: la vivo de Přemysl Pitter. Tamen mi apenaŭ kontentas pri la rezulto.

Apostolo de amo

Pri kio fakte temas? Tio estas biografio de la ĉeĥa humanisto kaj pedagogo Přemysl Pitter. Li naskiĝis en Prago en 1895 en bonhava familio. Post la morto de sia patro en 1913 li heredis ties presejon, sed li evidente estis mallerta pri komercaj aferoj, do la entrepreno bankrotis post kelkaj monatoj. La unua mondmilito, eksplodinta en 1914, ŝajne prezentis al li eblon eskapi de tiuj zorgoj, trovi sian lokon en la vivo kaj gajni estimon de aliuloj kaj de si mem, sed ankaŭ ĉi-kampe li malsukcesis.

Vidinte la realan militon kun ĝiaj kruelaĵoj, maljustaĵoj kaj sensencaĵoj, li iĝis pacisto, kiu sentas abomenon al iu ajn perforto. Post dizerto el sia taĉmento li estis kaptita kaj kondamnita al mortopuno, feliĉe neplenumita pro kreskanta politika ĥaoso kaj disfalo de Aŭstro-Hungario.

Sur ruinoj de la imperio naskiĝis la nova ŝtato – Ĉeĥoslovakio. Sed ankaŭ tie li estis marĝenulo. Li ne partoprenis la politikan vivon, nek religian agadon ene de iu eklezio, nek revenis al la komercado. Anstataŭe Přemysl Pitter koncentriĝis je bonfara agado, pli ĝuste je helpo al stratinfanoj en la malriĉa praga kvartalo Žižkov. Li komencis ekde predikoj kaj klerigaj vesperoj, sed post kiam li kolektis sekvantojn kaj mondonacojn, li ekhavis proprajn sidejojn, kie infanoj lernis, amuziĝis kaj foje loĝis. Samtempe li aktivis eŭropskale kiel pacisto, partoprenante plurajn kongresojn kaj kunsidojn. Kristana komunismo estis lia idealo, pri kiu li pledis aktive, sed apenaŭ fruktodone.

Tiun agadon li daŭrigis dum la nazia okupacio, malgraŭ pluraj obstakloj kaj minacoj. Ĝis lasta minuto li helpis al siaj judaj prizorgatoj, kvankam finfine devis lasi ilin al la manoj de la nazioj, kiuj sendis la infanojn al ekstermejoj.

Tamen la famo kaj senmorta gloro venis al li post la dua mondmilito, en la jaroj 1945-1947, kiam aktivis lia senprecedenca Agado Kasteloj. Temas pri reto el kelkaj kasteloj, kien li alportadis orfiĝintajn infanojn, kiuj apartenis al la du tiutempe plej suferintaj etnoj – judoj kaj germanoj. Tiu neimagebla kombino ŝokas eĉ nun, do oni povas nur imagi, kiel malfacilis pruvadi en Ĉeĥoslovakio, detruita kaj prirabita de la germanoj, ke ankaŭ germanaj infanoj meritas kompaton kaj subtenon, ke ili ne estas naturaj malamikoj de siaj judaj samaĝuloj, sed nuraj viktimoj de la naziisma propagando. En la tempo, kiam la germanoj, kies prauloj dum jarcentoj loĝis tiuloke, estis amase forpelataj, prirabataj, enkarcerigataj kaj foje murdataj tra la tuta Orienta Eŭropo, Přemysl Pitter surŝultrigis la taskon pezegan, preskaŭ neelteneblan, eĉ danĝeran.

De ĉiuj flankoj akuzata kiel nacia perfidulo, li tamen sukcesis savi de malsatmorto, torturado kaj humiligado milojn da germanaj infanoj kaj enloĝigi ilin en siajn orfejojn kun judaj infanoj, plejparte georfoj, revenintaj el koncentrejoj. La libro enhavas kortuŝajn priskribojn de tiaj vivhistorioj, kiuj multe pli interesas ol ajna beletraĵo.

Post enpotenciĝo de la komunistoj premo sur lin kaj lian agadon kreskis neeviteble – la komunisma ideologio malakceptis iujn ajn rivalojn, des pli religiajn. Unue oni katenis lin per organizaj limigoj, poste rekte enmiksiĝis en la funkciadon de lia lernejo kaj fine integris ĝin en la ĝeneralan klerigan sistemon, diluinte ĝiajn unikajn etoson kaj ordon.

Přemysl Pitter ĝustatempe komprenis direkton de tiu ĉi evoluo kaj fuĝis trans la konstruata berlina muro. En Okcidento li daŭrigis bonfaran agadon, helpante dum kelkaj jaroj al germanoj forpelitaj el orienta Eŭropo, kaj poste al ĉeĥoslovakaj fuĝintoj, persekutataj de la komunisma reĝimo. Apude ĉiam estis lia fidela svisa (kor)amikino Olga Fierz, kiu post lia morto ordigis kaj publikigis dokumentojn el lia arĥivo.

Miaj plaĉoj

Ĉion ĉi mi eksciis fakte el Enkonduko, do el la unuaj paĝoj de la libro. Stranga afero, ĉu ne? Cetere, mi ne ripetu tiun eraron de la aŭtoro kaj prezentu ĉion sinsekve. Unue mi diros, kion mi ŝatis.

Mi konsideras interesa tiun ĉi historion, kiu estas vere fascina kaj esplorenda. Ĉiuj scias pri Janusz Korczak [januŝ korĉak], sed apenaŭ iu ekster Ĉeĥio eĉ aŭdis pri Přemysl Pitter, kiu en la sama periodo savis milojn da infanoj. La personeco de Přemysl Pitter estas esplorinda ankaŭ pro lia engaĝiĝo en la spirita vivo de Ĉeĥoslovakio, kie li evidente sentis sin daŭriganto de la spirita laboro komencita de la husmovado kaj la Moraviaj Fratoj. Li ofte referencas al ili en siaj artikoloj, abunde citataj en la libro, aludante al nomoj kaj eventoj, evidentaj por klera ĉeĥo, sed apenaŭ konataj al plejparto de la nunaj eŭropanoj.

Evidente, li havis certan ideologion, kies kerno estis la kristana komunismo, kaj ankaŭ tio estas interesa afero. En la intermilita periodo ĉiam pli streĉiĝis tensio inter la du alternativoj: kapitalismo kaj komunismo, kaŭzante plurajn diskutojn, tumultojn kaj eĉ revoluciojn. Malkontento pri ambaŭ variantoj elvokis al la mondo la trian vojon – naziismon, kiu pretendis anstataŭigi la klasajn batalojn per rasaj.

Sed samtempe estiĝis la kvara movado, kiu proponis alian vojon – tiun de amo. Kristana komunismo esperis unuigi la klasojn kaj naciojn en la sola digna batalo – tiu kontraŭ malriĉeco (spirita kaj materia) kaj malamo. Ĝia voĉo estis mallaŭta kaj baldaŭ silentigita tiom krude kaj forte, ke eĉ plejparto de la fakuloj pri tiutempaj eventoj apenaŭ scias pri tiu kvara vojo kaj konsideras ĝin en siaj esploraĵoj.

Krome la agado de Přemysl Pitter estas interesa en la kunteksto de la postmilita forpelado de la germanoj el orienta Eŭropo. Tiu temo estas populara nun inter la esploristoj kaj ĵurnalistoj, grandparte danke al la libro de Günter Böddeker Die Flüchtlinge. Die Vertreibung der Deutschen im Osten (Rifuĝintoj. Elpelo de la germanoj el la oriento), vere bona kaj interesa. Oni neeviteble sin turnas al la aferoj antaŭe prisilentataj – deportado de la germanoj, ilia prirabado, persekutado ktp. Sed eĉ en la plej malluma nokto aperas malforta lumstrio. Por la ĉeĥoslovakaj germanoj tia lumo de espero estis Přemysl Pitter.

Malplaĉoj

Kion mi ne ŝatas en la libro? Bedaŭrinde, temas pri longa listo da riproĉoj.

Unue, mi ne ŝatas ĝian lozan strukturon. Biografioj kutime sekvas unu el du variantoj: oni rakontas pri la vivo de la persono kronologie, jaron post jaro, aŭ oni koncentriĝas je ĉefaj eventoj en lia vivo (inkluzive tiun spiritan) kaj ligas al ili ĉiujn okazaĵojn. Karel Kraft kombinis ambaŭ rakontomanierojn, kaj la rezulto estas konfuza. En la kvarpaĝa Enkonduko li prezentas la tutan vivon de Přemysl Pitter por transiri al la sekva ĉapitro – Juneco. Tiaj saltoj kaj revenoj okazas plurfoje tra la libro. Se rigardi Enhavo-n, ĉio ŝajnas esti aranĝita kronologie, sed en realo ene de ĉiu ĉapitro la aŭtoro jen kuras antaŭen, rakontante pri estontaj eventoj, jen revenas al pasinteco. Tio malfaciligas konstruadon de la tuteca imago pri la personeco de Přemysl Pitter, liaj ideoj kaj agado.

Due, la aŭtoro trafas kaptilon, kiu minacas ĉiujn biografojn – li enamiĝas je sia heroo. Přemysl Pitter estas por li preskaŭ sanktulo, pritraktenda nur de sur malsupra pozicio. Oni ne rajtas pridubi aŭ kritiki tiun grandulon, paroli pri liaj fuŝoj kaj misagoj – nur adori kaj admiri. Tio sekvigas grandnombrajn kaj sufiĉe tedajn epitetojn kaj parolturnojn, glorigantajn Přemysl Pitter kaj lian akompanantinon Olga Fierz. Arto de rakontisto konsistas ne en aldono de glorigaĵoj al sia heroo, sed en prezentado de li tia, ke legantoj mem elbuŝigu tiujn vortojn.

Trie, pro la menciita admiro kaj propra idealismo la aŭtoro foje perdas kapablon realisme pritaksi okazaĵojn. Ekzemple, en la parto dediĉita al la invado de Sovetio (akompane de aliaj socialismaj ŝtatoj) al Ĉeĥoslovakio en 1968, li resumas, ke la invadintoj malvenkis, ĉar la ĉeĥoj malaprobis tiun entrudiĝon, protestis kontraŭ la okupacio kaj amase elmigris aŭ almenaŭ malkontentis. Sed apenaŭ la politikaj gvidantoj interesiĝis pri humoro de la ĉeĥoj aŭ bedaŭris pri fuĝo de malkontentuloj. Ili deziris plu teni regon super tiu ĉi lando (militan kaj politikan) kaj plene sukcesis pri tio.

Eĉ la plej bonkora kaj inteligenta homo estas tamen viva persono el karno kaj sango. Anton Ĉeĥov estis mirinda verkisto kaj grandanima humanisto, sed tio ne malhelpis al li esti persono gale sarkasma kaj fervora amoremulo, serĉanta seksajn aventurojn tra la mondo kaj kun plezuro rakontanta ilin al siaj geamikoj. Do oni ne ripetu oftan eraron de la arthistoriistoj, kiuj rigardas ĉiun artiston kiel spiritan senkorpan estaĵon, klarigante liajn agojn nur per serĉado de absoluta beleco kaj altaj movoj de la animo.

Mi rimarkigu, ke Přemysl Pitter evidente estis sufiĉe racia kaj praktikema persono, kio montriĝas interalie en lia rilato al Esperanto. Unue entuziasma pri la ideo de la Lingvo Internacia, li mem tiel argumentis sian postan kabeon: „Mi komprenis, ke en la nuna historia tempo la ideo de Zamenhof restos neefektivigebla kaj ke esperantistoj restos nur nemulte signifa sekto. Nu, kaj mi dediĉis mian tempon al la angla lingvo kaj mi ne bedaŭras tion. Praktike ĝi fariĝis monda interlingvo, ĉu al ni tio plaĉu aŭ ne plaĉu” (p. 59).

Kvare, pro la menciitaj misoj en tiu biografia libro mankas pluraj biografiaj detaloj. Mi tralegis ĝin atente kiel decas al (eksa) historiisto, tamen ne trovis respondojn eĉ al la plej bazaj demandoj. Kiu financis instituciojn de Přemysl Pitter, speciale antaŭ la dua mondmilito? Kio ili estis – orfejoj, edukejoj, kluboj? Ĉu stratinfanoj venis tien nur vespere aŭ pasigis tie tutajn tagojn, eĉ dormis? Kiom da ejoj li havis, kaj kiom da infanoj vizitis ilin aŭ loĝis tie?

La aŭtoro ofte citas kritikajn artikolojn de Přemysl Pitter, en kiuj tiu riproĉas la prezidanton Tomáš Garrigue Masaryk. Sed kio estis la ideologio de Přemysl Pitter mem? La aŭtoro citas jen kaj jen liajn eldirojn pri religio, antisemitismo, drinkado, fumado ktp, sed mankas strukturita priskribo de liaj propraj ideoj.

Fine kaj tre grave, en siaj abundaj citaĵoj la aŭtoro ne indikas iliajn fontojn, kvankam estus tre facile kaj necese por tia verko doni normalajn referencojn al respektivaj artikoloj kaj libroj kun indikoj de aŭtoreco, datoj, paĝoj ktp. Mi supozas, ekzemple, ke la konversacio inter Přemysl Pitter kaj lia komandanto, en kaverno ĉe frontlinio, baziĝas sur rakontoj de Přemysl Pitter mem (ja aliaj atestantoj mankis). Sed oni ne miskomprenu, ke temas pri tre proksimuma transdono de la reala interparolo, kies detaloj kaj vortumoj je 80 % estas neeviteble ŝanĝitaj aŭ elpensitaj pro paso de tempo kaj persona percepto. Distingi faktojn de onidiroj, dokumentojn de buŝaj rakontoj – jen grava defio por ĉiu historia verko. Ĉi-kampe la aŭtoro apenaŭ sukcesis.

La eldonaĵo

La libro mem estas preparita kaj eldonita zorgeme kaj preskaŭ senriproĉe. Tajperaroj maloftas, la lingvaĵo estas sufiĉe glata, kvankam foje senteblas la slava deveno de la aŭtoro. La papero estas blanka, la folioj forte intergluitaj, la kovrilo el dika papero kun kolorbildo – iom amatoreca laŭ mia gusto, sed ne primitive, kiel tiuj de multaj Esperanto-eldonaĵoj. Interne haveblas pluraj nigrablankaj fotoj, sufiĉe bonkvalitaj kaj ĉiam subskribitaj. Finas la libron listo de ĉefrolantoj kaj fontoj kaj vivkronologio de Přemysl Pitter.

Resumo

Al kiu mi povas rekomendi tiun ĉi libron?

Al legantoj, kiuj interesiĝas pri kulturo kaj historio de Ĉeĥio kaj Slovakio – en la aŭtora teksto kaj citaĵoj de Přemysl Pitter abundas aludoj kaj referencoj al la eventoj kaj ideoj el la pasinteco de ambaŭ landoj, do tio estas nemalbona kompletigo al bazaj konoj kaj instigilo al plua esplorado.

Al kristanoj kaj pacistoj, ja ambaŭ temoj estas vaste prezentataj kaj diskutataj en la libro, memorigante pri ideoj kaj spertoj de la pasintaj epokoj. Se oni deziras iri plu, unue lernu lecionojn de antaŭuloj, kiujn ili ofte pagis tre multekoste.

Al ĉiuj interesiĝantaj pri la historio de la dua mondmilito kaj postmilita Eŭropo. Se vi jam legis pri la sorto de germanaj rifuĝintoj, en tiu ĉi libro vi trovos plurajn detalojn pri problemoj, kiujn ili alfrontis ne nur en siaj iamaj patrujoj, sed ankaŭ en Germanio mem. Přemysl Pitter kelkajn jarojn laboris en tendaroj por la germanaj rifuĝintoj kaj vidis, kiel dekmiloj da senesperiĝintaj homoj vegetas en mizeraj kondiĉoj, sen rajto labori antaŭ ol ricevi specialajn permesilojn, ofte prostituas, drinkas, ŝtelas kaj diboĉas. Li vidis kiel post perdo de ĉio dum la fuĝo ili estis rifuzataj en la nova patrujo, konsiderataj nuraj krimuloj, sentaŭguloj kaj orientaj barbaroj. Konata bildo, ĉu ne?

Fine mi dankas la eldonejon Kava-Pech pro tiu bona iniciato kaj sugestas pripensi daŭrigon forme de rememoroj de Olga Fierz, fidela akompanantino de Přemysl Pitter. La libro enhavas kelkpaĝan citaĵon el tiu verko, kaj se la tuta libro estas tia, ĝi certe elvokos grandan interesiĝon de la Esperanto-legantaro. Mi pretas esti la unua leganto kaj promesas tujan recenzon, eble eĉ favoran.

Stanislav BELOV
Karel Kraft: Heroo de amo. La vivo de Přemysl Pitter. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 194 paĝoj. ISBN 8085853817.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislav Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07