MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Scienco

ITALIO

Skeleto reaperis en Pompejo post 2000 jaroj

Viro provis eskapi per ĉiuj siaj fortoj de la detrua erupcio de la vulkano Vezuvio, sed ne sukcesis sin savi: dum li forkuris, ŝtonego pezanta 300 kilogramojn abrupte trafis kaj eĉ senkapigis lin. La fakto okazis en 79 p.K., okaze de la lasta kaj sendube plej fifama erupciego de Vezuvio (vulkano dormanta, sed ankoraŭ aktiva, ĉe la sud-itala urbo Napolo). La viktimo estis 35-jaraĝa viro kun malsana kruro, kio probable kontribuis al la malrapidiĝo de lia kuro. Kiam li forlasis sian domon, lin frapis granda nubo konsistanta el laferoj kaj cindro, en loko de Pompejo situanta ie inter la strateto de Balkonoj kaj tiu de Arĝenta Geedziĝo, ene de la 5a areo.

Artrito

Grundo kovris dum preskaŭ du jarmiloj ties skeleton, pro tio ni ne havas lian muldaĵon (kio haveblas por pluraj aliaj personoj mortintaj tiam). Estas tamen lia preskaŭ kompleta skeleto surprize bone konservita sub la ŝtonego, kio estas el scienca vidpunkto eĉ pli rimarkinda. La sola mankanta parto, kiun esploristoj plu serĉas, estas lia kranio. Se oni trovus ĝin, ja eblus rekonstrui la tutan aspekton de la viro, kiu laŭ la unuaj analizoj estis alta 1,65 metrojn kaj suferis pro artrito. Sur lia tibio restas fakte spuroj de osta afekcio. „Temas pri senprecedenca kaj nekredebla scienca malkovro”, komentis la estro de la itala ministerio pri kulturaj valoraĵoj, Dario Franceschini.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-06-12
Creative Commons License