PolitikoSLOVENIOElektoj en SlovenioLa 3an de junio okazis elektoj en Slovenio. Voĉdonis nur 43 % de la balotrajtuloj. La rezultoj fakte montras la veran staton de pensado en la ŝtato. Iel venkis tre dekstra partio SDS sub la gvido de Janez Janša [janes janŝa], kiu gajnis 25 lokojn el 90 en la parlamento. Balot-rezultojTamen, krom tiu ĉi partio la parlamenton eniris nur du pliaj dekstraj partioj, kio ne sufiĉas por havi plimulton. Teorie do dekstra koalicio ne eblas. En la parlamenton eniris rekorda nombro da partioj (entute naŭ), inter kiuj ses estas nedekstraj. Mi ne diras „maldekstraj”, ĉar la duan pozicion kun 13 mandatoj havas partio de Marjan Šarec, la ĝisnuna urbestro de la eta urbo Kamnik, kiu estas tute nova partio, kaj krom la deklaro de Šarec, ke li ne volas koalicii kun Janša, ne estas klare, kiun politikon tiu partio sekvos. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio
|