PolitikoFRANCIOHeroa enmigrintoJunulo deveninta el Malio, Mamadou Gassama [mamadú gasamá], famiĝis en Francio, heroe savinte infanon. Kio fakte okazis?Irante surstrate en Parizo, li (kaj aliaj preterpasantoj) subite ekvidis knabeton starantan sur la balkono-rando de la kvina etaĝo. Mamadou tuj supren-grimpis ĝis la balkono kaj sukcesis savi la knabeton. Estas menciinde, ke la infano staris ekster la balkona balustrado, kun la piedoj sur la malsupra rando, kaj, kiam la grimpanto atingis lin, alia viro, etendiĝinte de najbara balkono, jam sukcesis ekteni manon de la infano por malebligi ties falon el tiom danĝera pozicio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio
|