LingvoALFABETOLitero neglektataĈiu kapablas legi la literon „g”, sed preskaŭ neniu povas skribe reprodukti ĝin. Pro siaj du disaj disvastiĝintaj formoj, ili iĝis temo de lingvoscienca studo fare de esploristoj el la usona universitato Johns Hopkins. Fojfoje oni trovas, ankaŭ en gazetoj kaj revuoj kiel la nia, la koncernan literon kun formo simila al tiu de numero 9 (Arial, Berlin Sans FB, Century Gothic, Courier New, Comic Sans FB ...). Alifoje ĝi estas, tamen, iel pli malsimpla, kun aldonitaj serifoj (pensu interalie pri la tre popularaj Times New Roman kaj Garamond) kaj tial pli malfacile priskribebla – kaj ŝajne eĉ skribe reproduktebla. La sciencistoj malkovris fakton tre interesan, kiun tamen multaj niaj legantoj verŝajne povos konfirmi: ni ja ne konas la alfabeton tiel bone, kiel ni emas kredi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
|