PolitikoPOLITIKO KAJ SEKSOPor britoj sekso restas devigaAlta kortumo de Britio rifuzis la peton de Christie Elan-Cane [kristi elán-kejn], kiu argumentis, ke la devo specifi sian sekson por ricevi pasporton estas diskriminacia kaj tiel riaj homaj rajtoj, laŭ la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, estas malobservataj. La rajtoj de neduumaj homojElan-Cane, kiu mem identiĝas nek kiel viro nek kiel virino kaj kies preferata pronomo en la angla estas la neologismo per (en ĉi tiu raporto estas uzata la inkluziva pronomo ri), jam preskaŭ 30 jarojn kampanjas por la rajtoj de sekse neduumaj homoj. Ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton: pro bono, kiel oni diras latine. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Edmund GRIMLEY EVANS
korespondanto de MONATO en Britio
|