MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Aŭtenta poeto kun mara kromsonoro

Carlo Minnaja prave substrekas en sia recenzo, kiun mi legis, ke Laminario estas mara brunalgo, kies nomon nefakulo kutime ne konas. Tiu titolo, verŝajne, volis analogi al la Celakantoj de Camacho, fiŝoj, supozitaj formortintaj de ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj (kiel registras NPIV) kaj tute abrupte retrovitaj en 1938 kiel plu vivantaj.

Fierinda kolegopoeto

Persone mi sugestas, ke per ĉi tiu titolo – iel spegulante sian amikon en la elektado de ekzotika vivaĵo – la aŭtoro intencis titolon ne tuj forgeseblan, kiu iel, verŝajne, registriĝos en onia memoro.

Kiel ajn, per vortelekto li montras, ke li tre bone regas nian vortprovizon – sed pli grave: per siaj versoj, poemoj, poemetoj li konvinke arogas al si indan lokon sur nia eta Parnaso. Junan kaj fierindan kolegopoeton ni hurau!

Detaloj

Nur pri detaloj mi ĉefe atentigas. Ja la supraĵa impreso jam estis indikita supre.

Fontoj, tajdoj, fluoj – la tri subtitoloj de ĉi poemaro – iom svage meditigas pri la verkado de tiu ĉi poezia libro: por mi persone Fonto unuavice pensigas pri mia konstanta eldonisto, kun kiu tra la jardekoj tiom da libroj kaj libretoj ni povas enmondigi, sed konkrete, ili tri – fontoj, tajdoj, fluoj – pensigas pri akvo, sur kiu drivas nia mondo, nia ekzisto: la unua ĉapitro – fontoj – komenciĝas per Sablodolaro: tia stranga vivaĵo, kiun la „mi” de la verko volus imiti en sekreta kuŝado nerimarkata, por vendiĝi trigroŝe kiel ornamaĵo en pulbazaro. Kia modestega revo!

Ekzemple, jen brila frazo:

retrovi la vojon al vi estas mistera tasko
nur plenumebla de birdoj manĝantaj panerojn
aŭ de talpoj tunele ligantaj niajn grotajn timojn

ĉar tio aŭtomate pensigas onin pri bildoj ĉiuflanken saltantaj: jen unu el la plej gravaj taskoj de „moderna” poezio. Sian vivon oni ja ekiras, postlasante spurojn por kapabli retrovi la vojon iritan, sed birdoj, kiuj hazarde pasas kaj ekĝuas la ĵetitajn panerojn, forigas tiun spuron ... Tiam do retrovi la vojon fariĝas neeble.

Glacirompe – povas esti, ke mi komplete misasociadas, sed min tiu poemeto impresas tre triste tristige: ŝajne, la „mi” ŝipe drivas tra maro da rubo, kvazaŭ glacimonto da rubo. Ĝi memorigas min pri dokumenta filmo, kiun antaŭ nelonge televide mi spektis.

Kapitane fine li avida
glacirompe elkrajonis
unu vorton: senida ...
Kia despero!

Dancanta Satiruso – kiel klasiklingvisto tuj mi ekpensis pri tiu mirinda statuo, kiu marfunde dum jarcentoj konserviĝis, nun prave en muzeo miatakse fierega: Kiel trafa estas tiu unua frazo:

Vi elvokis la maron
kaj inundis la urbon,
ĉar amase turistoj venis vidi ĝin.

Sed post la malkovro de la mirinda statuo la vivo reiĝis normala:

Denove oceane
ripozas la muraj pektenoj,
fordron' sonorila
obtuzas en ĉiu angulo.

En La memoroj pri la avo aŭdiĝas kompatema tenereco, kiun samtempe li neas (helpoŝnuron mi elĵetus, / sed ne havis.)

La siamaj luktistoj – al mi impresas iom triste, ke ĉi tiuj du luktistoj reciproke, ŝajne, sin amas, ja iel havas interkontakton, sed samtempe ne povas sin aŭdi: tipe „moderna” tristeco kun ĉiuj teknikaĵoj ja uzataj.

Herbario – romantika poemeto, kiu komenciĝas per renkontiĝo por prizorgi la herbarion, la herbokolekton; enŝoviĝas gejunulaj am-sentoj, sed malgraŭ ia heziteto inter romantikaj emoj kaj odoroj de plej logaj floroj, subite venkas ĉu devosento: „ni hastu al parko, verd' atendas.”

La baseno – pri „akva koro” en la ĝardeno de Palermo. Mi, kompreneble, ne povas esti certa, ke temas ekzakte pri la sama naturfenomeno, sed ŝajnas al mi, ke ĝuste tie antaŭ tiom da jaroj mi estis, kiam mi verkis mian Kuraĝe antaŭen! pri nimfo, kiu tra la fluoj de riveroj migras de kontinent' al kontinento por honori mian foran amikon.

Kaŭze – Ja klare: tio okazas al oni, se oni kuŝas surplanke en ĝardeno. Fungojn oni aŭdas kreski, aeron pumpadi radiken. En Esperanto mi ankoraŭ ne renkontis, almenaŭ ne konscie, poeton tiel atentan pri la naturfenomenoj. Gratulon al vi, kara!

Poste – Medito, pri kio restos post ĉiu nia laboremo, luktado, penado – tre ĉarme rekoni survoje konatajn nomojn, eĉ de nia amika rondeto de Kajto – sed fine ĉio forvaporiĝos en eternecan neniomon ... Persone tio min impresas tre religie, sed, supozeble, tio pruvas precipe pri mia personeco. Dankon, Suso! Bela ĝi estas.

Gerrit BERVELING
Suso Moinhos: Laminarioj. Eld. Espero, Partizánske, 2016. 64 paĝoj. ISBN 978-80-89366-58-3.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-20