MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Revo pri demokratia socialismo

Eric Lee estas brita ĵurnalisto kaj historiisto, adepto de klasika marksismo kaj socialdemokratio. Revo lia, kiel de amaso da socialdemokratoj, estas demokratia socialismo – ordo, kie socia justeco kaj homaj rajtoj kunekzistas en plena harmonio. Sed ekzistas stranga problemo: tie, kie venkis socialismemaj politikaj fortoj, estiĝis politikaj ordoj, kie aŭ restis kapitalisma sistemo, nur iom „plibonigita”, aŭ mankis demokratio ... Kaj Eric Lee finfine trovis tiun landon kaj mallongan periodon, kie, tamen, li vidas efektiviĝintan revatan soci-politikan ordon: sendependan Kartvelion en la jaroj 1918-1921 (kion antaŭis la kamparana „Guria Respubliko”, ekzistinta en unu distrikto de Kartvelio en 1905).

Duonforgesitaj eventoj

La eventoj, kiujn traktas la aŭtoro, estas duonforgesitaj: por la epoko de la 1a kaj 2a rusiaj revolucioj, ili ŝajnas, en mondhistoria skalo, nur flankaj okazintaĵoj, kaj lia atentigo pri ili estas grava restaŭro de la historia honoro de liaj protagonistoj, kartvelaj socialdemokratoj. Memorigo pri tiuj eventoj antaŭcentjaraj estas tre edifa por nunaj maldekstraj politikistoj. Sed konsenti kun ĉiuj konkludoj de la aŭtoro ne ĉiam facilas.

Menŝevistoj

Laŭ la aŭtoro, ekskluziva influo de socialdemokratoj en Kartvelio dum la 2a rusia revolucio ŝuldiĝas al tio, ke ili multon lernis mem el la sperto de popola ribelo kaj starigo de pli ol duonjara kamparana memregado en la guria distrikto en 1905. Tio, ke ili ne simple provis ekgvidi la kampulan ribelon, sed alproprigis la sperton, proksimigis ilin al la popolo kaj elvokis grandan fidon al ili. Tial ili (nomataj en posta sovetia politika historiografio „menŝevistoj”) fariĝis la sola amase subtenata partio 12 jarojn poste – en la jaroj 1917-1918, kio kondukis al ilia absoluta venko en la lando. Krome, ili estis sufiĉe unuecaj, kaj internaj kontraŭdiroj ne malhelpis al ili akorde gvidi la landon.

Sangaj eventoj

Eric Lee asertas, ke la reformoj kaj la finfine formiĝinta konstitucio de Kartvelio regata de la socialdemokratoj havis vere socialisman kaj senrezerve demokratian karakteron. La dokumentaj atestoj, ŝajne, subtenas tiun opinion. Kaj laŭ ili, tie estis vere la „ora epoko” de demokratia socialismo. Tamen unu afero estas juraj dokumentoj, sed tute alia estas praktiko.

Evidente, la socialdemokratoj ne sukcesis solvi plurajn problemojn, unuavice la nacian – kaj ĝis nun la streĉaj rilatoj kun etnaj malplimultoj restas heredaĵo de tiama nekapablo radikale solvi la demandon: sangaj eventoj de 1991-1993 kaj de 2008 havas radikojn en tiu epoko. Due, estas facile paroli pri iu „socialismo”, kiam temas pri agrara lando, tamen el la vidpunkto de klasika marksismo, kies adepto konsideras sin la aŭtoro, tio ne eblas: socialismo povas esti nur rezulto de la socia revolucio en industrie evoluinta lando, kia estis tiutempe nek Kartvelio, nek la Rusia Imperio. Do, al kia ordo posta evoluo kondukus tiujn bonanimajn gvidantojn de la lando, oni scii ne povas. Tamen eblas supozi, ke neevitebla industriigo nepre devis ŝanĝi la landon de kampula paradizo, pri kio atestas la tuta monda historio ...

La aspekto, kiun iom preterlasas la aŭtoro, estas la kaŭzoj, pro kiuj la sendependa Kartvelio perdis sian sendependecon kaj estis okupita de la Ruĝa Armeo kaj integrita en la formiĝantan Sovetion. Unue, tiu „sendependa” periodo pasis plejparte sub „protekto” jen de Germanio, jen (post ties milita malvenko) – de Britio, kiuj ne tre strebis jure agnoski ĝin. Poste neniu monda potenco, nek la kreata Ligo de Nacioj Kartvelion agnoskis ... Krome, la aŭtoro iom subtaksas la influon de bolŝevistoj-kartveloj en kaj ekster la lando. Por kampuloj ne estis tro granda diferenco el ekonomia vidpunkto, ĉu regas lokaj socialdemokratoj, ĉu bolŝevistoj en kondiĉoj de la enkondukita merkata Nova Ekonomia Politiko – tial ili ne rezistis al la okupado. Do, lia konkludo pri tio, ke pri la okupado de Kartvelio kulpas ĉefe sola Stalin, estas troigo, tiom pli, ke Stalin en 1921 ne havis sufiĉan militan plenpovon por lanĉi tian operacon.

Aktualaj meditoj

Ankaŭ granda admiro de la aŭtoro pri la akceptita (cetere, nur lastmomente!) demokratia konstitucio aspektas kiel ioma troigo. Se ĝi estus tiom perfekta, en 1991 la sendependaj kartvelaj gvidantoj povus ĝin refunkciigi – tamen ne, ili preferis ellabori ion novan.

Ĉiuokaze, la libro estas treege interesa minimume pro tio, ke ĝi remalkovras duonforgesitajn historiajn eventojn kaj elvokas surbaze de tio tre aktualajn meditojn, demandojn kaj diskutojn. Tial ni povas nur danki al MAS kaj al la tradukista teamo sub gvido de Renato Corsetti pro aperigo de la libro kaj gratuli la esperantlingvan publikon pro la eblo la libron legi – ja ĝi nun ekzistas, krom Esperanto, nur en la angla kaj la kartvela.

Nikolao GUDSKOV
Eric Lee: La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921. Eld. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2017. 246 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-2-36960-117-3.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-08-03