MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

R.U.R. de Karel Čapek: kio estas amo?

Kie troviĝas limoj de artefarita intelekto? Ĉu amo propras nur al la homaj estaĵoj? La ĉeĥa verkisto, inventinta la vorton „roboto”, starigis tiujn demandojn antaŭ preskaŭ cent jaroj, kaj liaj respondoj plu aktualas.

Filozofia sciencfikciaĵo

R.U.R.: Rossumaj Universalaj Robotoj estas eble la plej fama dramo de Karel Čapek. Temas pri rakonto sciencfikcia laŭ formo kaj filozofia laŭ enhavo pri fora insulo, sur kiu oni komencis produktadon de artefaritaj estaĵoj, tre similaj al homoj, sed destinitaj sole por laboro. Karel Čapek nomis ilin robotoj, uzante la respondan slavan radikon, kaj tiu vorto markis la tutan fenomenon.

Kompreneble, la tempa distanco senteblas kaj krome la aŭtoro mem evidente ne multe interesiĝis pri teknikaj nuancoj, do ne esperu trovi en la verko priskribon de mirindaj maŝinoj, kapturnaj aventuroj kaj fantaziaj vojaĝoj.

Ĉiuj roluloj dividiĝas je du grupoj: la robotoproduktantoj kaj la robotoj mem. Tiuj lastaj estas fakte androidoj, do aspektas kaj kondutas same kiel homoj, kiuj servis por ili kiel ekzemplo.

La kreintoj, krom evidentaj komercaj celoj, deklaris ankaŭ idealisman intencon liberigi la homaron de sklava teda laboro. Ĉion plenumos la robotoj, do homoj povos dediĉi sin al spirita evoluo, sciencaj esploroj, arta verkado ktp. La naiva virino, veninta al la insulo kun nobla intenco liberigi la robotojn, trafas mornan realon: ili ne deziras liberon. Ili tute ne interesiĝas pri io ajn ekster sia laboro, ja nur por tio oni programis ilin. Sed jen unu inĝeniero korektas la robotan dezajnon, kaj la artefaritaj estaĵoj ricevas kapablon evolui ĝis la homa mensostato ... Kio rezultas el ĉio ĉi?

Unue, fiaskas la idealisma plano pri liberigo de la homaro. Anstataŭ vivi en graco kaj paco, la homoj ekmilitas unuj kontraŭ aliaj, uzante robotojn kiel soldatojn. Kaj la virinoj ĉesas naski, ja homoj ne plu sentas, ke ili bezonas sin mem.

Mi rememoras amarajn vortojn de rolulo en la romano de la fratoj Strugackij Heliko sur deklivo, kiu responde al sia fantaziema amiko, revanta pri la libera homaro, loĝanta en kristalaj domoj kaj pasiganta tempon en sinperfektigaj okupoj kaj saĝaj konversacioj, diras: „Tio nur ŝajnas al vi. Vi ne aŭskultos min. Kaj la poemojn vi ne verkos. Vi iom umos pri arta lignosegado kaj poste iros al virinoj. Aŭ ebriiĝos ... Vi vagados de kristala drinkejo al diamanta manĝejo. Speciale se estos libera horaro. Mi eĉ pensi timas, kio okazos, se oni donos al vi liberan horaron ĉi tie.”

Due, la robotoj mem sekvis alian vojon. Inter ili aperis pluraj ribeluloj, kiuj iris ekster la limojn de siaj programoj. Kiel diris alia heroo el la novelo Fora ĉielarko de la fratoj Strugackij, klarigante, kial oni devis detrui la potencan maŝinon de artefarita intelekto: „Ĝi komencis konduti ... Tio estis terura.” Fine, ili sturmas la insulon kaj mortigas ĉiujn homojn (same kiel sur la tuta planedo), indulgante nur arkitekton, ĉar li laboras per siaj manoj kiel roboto kaj espereble scias kiel daŭrigi la robotoproduktadon.

Dum monatoj li vane umas en laboratorio, klopodante malkovri la lastan sekreton – kiel revivigi la kreitan roboton? Fine senesperiĝinte, li ordonas sekci du robotojn – Primuson, kiu gvidis la ribelon, kaj Helena-n, kiu helpis lin en la esplorado. Kaj jen okazas miraklo – du senvivaj, artefaritaj estaĵoj komencas protesti kontraŭ mortigo de la parulo kaj eĉ proponi sin kiel anstataŭulon, sin oferi.

La arkitekto komprenas, kio okazis, kaj deklaras feliĉan saviĝon de la mondo, kiu plu vivos, ĉar la vivo resurektos per amo, kaj ne gravas, ke la homaro pereis, ja aperis la novaj Adamo kaj Eva, do amo savis la vivon.

Plurtavola, plurfaceta

Kion ĉio ĉi signifas? Kiel ĉiu profunda verko, tiu ĉi estas plurtavola kaj plurfaceta.

Oni povas rigardi ĝin kiel malutopian, similan al la proksimtempa La tempo-maŝino (1895) de H. G. Wells. La robotoj povas servi kiel alegoria bildo de la proletaro, kreita por sklave labori kaj provizi siajn ripozemajn mastrojn, sed fine akirinta klasan konscion kaj leviĝinta en sangoverŝa ribelo, detruanta la tutan malnovan mondon.

Oni povas konsideri ĝin arta esploro de la problemo de la artefarita intelekto, kiu iĝas ĉiam pli aktuala, se rememori la averton de la brita fizikisto Stephen Hawking: „Sukceso en kreado de la artefarita intelekto povas esti la plej granda evento en la homa historio. Ĝi povas esti ankaŭ la lasta, se ni ne lernos kiel eviti la riskojn.”

Samsukcese oni povas vidi en ĝi lirikan rakonton pri amo, kiu superas ĉiujn limojn – ne nur la etnajn, ŝtatajn, aĝajn aŭ sociajn, sed ankaŭ tiujn de la naturo. Mi rememoras la usonan filmon Her (Ŝin), en kiu viro enamiĝis en operaciumo.

Evidentas ankaŭ la tento percepti la verkon kiel daŭrigon de longa vico de artaj esploraĵoj pri artefarita homo, kies mezepokaj radikoj tra la legendoj pri Homunkulo kaj Golemo kondukas al Frankenstein de Mary Shelley kaj sennombraj nuntempaj verkoj.

Cetere, kiel diris la ĉina verkisto Mo Yan, „la ĉarmo de literaturo konsistas en la eblo esti miskomprenata”, do prefere ĉiu ĝuu mem tiun ĉi verkon kaj konkludu memstare.

Bela kaj profesia

La eldonaĵo mem estas vere senriproĉa. Malmola kovrilo, paĝoj forte algluitaj, papero nur iom griza, bela tiparo. La enpaĝigo estas profesinivela, same kiel la dezajno. Iom dubigas min la nigrablankaj ilustraĵoj, kiujn mi konsideras amatoraj, sed mia ne-esperantista amikino konsideris ilin ĉarmaj, do evidente temas pri personaj preferoj.

La traduko de la ĉeĥo Josef Řebíček eĉ post jardekoj estigas neniujn kritikajn rimarkojn. Mi ne rimarkis mistajpaĵojn. La libron finas koncizaj notoj pri la aŭtoro, tradukinto, ilustrinto kaj la vorto roboto.

Stanislavo BELOV
Karel Čapek: R.U.R. Rossumaj Universalaj Robotoj. Tr. Josef Řebíček, Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2014. 119 paĝoj. ISBN 978-80-87169-47-6.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-12-02