PolitikoMALARMADOMaltrankvilo pro la nord-korea nuklea programoLa situacio en Nord-Koreio estas „ege maltrankviliga”, deklaris Internacia Agentejo pri Atom-Energio (IAEA) en Vieno. La nord-korea reganto Kim Jong-un multfoje emfazis, ke li volas limigi la agadon rilatan al nukleaj armiloj, sed ne plenumis sian intencon. Ege maltrankviligaAnkaŭ post sia junia renkontiĝo kun la usona prezidento Donald Trump la nord-korea reganto ne limigis la koncernan agadon. Laŭ la jarraporto de IAEA pri Nord-Koreio, „la daŭrigo kaj plua evoluigo de la nuklea programo de Popola Demokratia Respubliko Koreio estas ege maltrankviliga”. La jarraporto rilatas ankaŭ al la tempo post la du renkontiĝoj de Kim kun Trump en junio kaj kun la sud-korea prezidento Moon Jae-in en aprilo. Dum la renkontiĝo kun Trump la korea reganto atentigis, ke li pledas por kompleta nuklea malarmado. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|