MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Strategio de idealisto

La libro havas vere konfuzan titolon: Nek pardono, nek redono: La demando pri senpuneco en krimoj kontraŭ la homaro. Decidinte esti ĝia recenzonto, mi opiniis, ke temas pri verko politika kaj parte historia, sed mi eraris komplete. Tamen mi ne bedaŭras kaj forte rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj opinias, ke „alia mondo eblas”. Speciale, se ili malakceptas la mondon, konstruitan de la aŭtoro de tiuj ĉi vortoj.

Pri kio temas?

Tiu ĉi verko estas unu el malmultaj ekzemploj de aktuala literaturo en Esperanto, ja esperantistoj preferas traduki kaj eldoni klasikaĵojn (eble pro la aĝo de plejparto de la eŭropaj samideanoj). La origina franca eldono aperis en 2009 kaj post nuraj kvin jaroj SAT aperigis ĝin en la Lingvo Internacia, ricevinte aprobon de la aŭtoro – sekvinda konduto.

Pri kio temas? Malfacilas respondi unufraze, ja temas pri la verko de Raulo Vanejgemo – belga verkisto, filozofo kaj revoluciulo, aktiva partopreninto de la Situaciista Internacio kaj de la revoluciaj movadoj, kiuj skuis Eŭropon en la 1960aj jaroj. Ĉu vi jam imagis okulvitrulon kun pafilo enmane sur fumkovritaj barikadoj? Erara kliŝo. La aŭtoro apartenas al intelektuloj, kies rondo ĉiam estas malvasta, ĉar homamasojn gvidas ĉefe ne profundaj ideoj, sed subkonscio, apenaŭ mense regebla. En la plej bona periodo la Situaciista Internacio havis ne pli ol 200 membrojn kaj tio apenaŭ mirigas, se konsideri kompleksecon de ĝiaj ideologio kaj lingvaĵo, fortimigantaj 90 % de la personoj.

La aŭtora penso preterflugas stratbatalojn kaj eĉ demandojn pri proprietaj rajtoj, impostoj kaj klasa konscio. Li celas radikojn de la problemo, kaŭzinta ĉiujn obstaklojn kaj ĝenojn en la homa vivo. Evidente, li pli detale analizis la jamajn politikajn sistemojn aliloke, ĉar ĉi-foje li nur preterpase mencias la ŝtatan socialismon (inkluzive la sovetian kaj ĉinan modelojn), teroron de la ruĝaj ĥmeroj kaj kruelaĵojn de la kultura revolucio. Do lia kritiko rekte trafas la dominantan socio-ekonomian modelon – la nuntempan kapitalisman socion, kiun oni ofte (kaj trafe) nomas konsumisma.

Kiujn riproĉojn li havas al la eble plej stabila kaj prospera parto de la mondo, kies sukceso kaj vivkapablo montriĝis jam en la kompleta kolapso kaj disfalo de la rivala komunisma bloko, kies lastaj restaĵoj en formo de Nord-Koreio kaj Kubo velke vegetas kaj poiomete drivas direkte al la ĉina duonŝtata kapitalismo? La ĉefa kaj fakte sola akuzo vortumeblas koncize: ĝi kontraŭas la vivon.

Kiu kulpas?

Neniam homo estis vere libera, ĉiam ekzistis iuforma subpremado kaj ekspluatado. „La homo naskiĝas libera kaj ĉie ĝi estas en katenoj”, amare konstatis la franca filozofo Rousseau. En ĉiuj epokoj la subprematoj protestis, foje ribelis, jen venkante respektivajn elitojn, jen (pli ofte) malgajnante ĝenerale, sed ricevante iujn cedojn. Dum jarcentoj oni kutimis vidi barikadojn, manifestaciojn, legi pri sindikataj strikoj kaj eĉ pri teroraj atakoj kontraŭ la potenculoj.

Sed la lastaj jardekoj montras mirindan mankon de grandaj klasbataloj. La klasika proletaro ŝrumpas kaj perdas sian influon, ĝian lokon okupas „blankaj kolumoj”, parte kiel memdungitoj kun proprietaĵoj, kvankam etaj. La dungitoj en la okcidentaj landoj ĝuas relative altajn salajrojn kaj socialan protekton. Varoj abundas kaj ofte malmultekostas. Se mono ne sufiĉas por tuja aĉeto, oni povas preni krediton en banko je favoraj kondiĉoj.

Investaj fondusoj proponas efike uzi ŝparaĵojn por garantii trankvilan maljunecon al si mem kaj bonan edukadon al siaj infanoj. Post labortago televido amuzos vin, prezentante freŝajn novaĵojn, televidseriojn kaj humurajn programojn. Pasigi feriojn helpos turismaj firmaoj, kiuj proponas vastan gamon de ripozeblecoj – de vojaĝo al ekzotaj landoj ĝis malstreĉa sunumado surplaĝe. La vivo iĝis stabila, komforta kaj sekura. Sed Vanejgemo starigas konfuzan demandon: ĉu tio vere estas la vivo? Ĉu satigitaj je tiu superabundo de la varoj, homoj sentas sin feliĉaj kaj plenas je same abundaj sentoj?

La respondo estas klare nea. Milionoj da homoj generacion post generacio kuras antaŭen por ne malfruiĝi, sed efektive preskaŭ ne moviĝas, ja tiu kurado pli similas al hasta aktivado de la hamstroj en turniĝanta rulcilindro. Kliŝoj anstataŭ pensoj, truditaj ŝablonoj anstataŭ valoroj, merkata interŝanĝo anstataŭ homaj rilatoj. Mi rememoras la vortojn de Erich Fromm: „En nia tempo en homaj rilatoj oni malofte trovas amon aŭ malamon. Eventuale en ili dominas pure ekstera amikemo kaj eĉ pli ekstera honesteco, sed sub tiu eksteraĵo kaŝas sin fremdeco kaj indiferenteco. Kaj ne malmultas ĉi tie ankaŭ kaŝita malfido.”

En la socio, bazita sur pure ekonomiaj rilatoj, la homo mem iĝis varo, objekto de interŝanĝoj, kies valoro egalas al lia komerca utileco. Mortigado de militkaptitoj ĉesis, kiam oni komencis vendi ilin, rimarkigas Vanejgemo. Infanoj kaj virinoj akiris pli grandajn rajtojn, eĉ hejmaj bestoj estas konsiderataj pli valoraj – ĉar ĉiuj ĉi kategorioj iĝis aktivaj konsumantoj, do ilia komerca valoro kreskis.

Sukervato anstataŭ manĝo, holivuda maĉgumo anstataŭ arto, klaĉoj anstataŭ novaĵoj kaj konsumado anstataŭ la vivo. Dum jarcentoj la subprematoj ribelis kontraŭ la subpremantoj, sed nun mankas eĉ konkreta malamiko. En la 1930aj jaroj laboristoj povis striki, postulante altigon de salajroj aŭ manifestacii kontraŭ la malhonestaj politikaj manipuloj, ja ili ĉiam vidis vizaĝon de sia malamiko, ĉu temis pri monavida kapitalisto aŭ koruptita registaro. Nun la kompaniojn regas nuraj pajlopupoj, reprezentantaj svagan aron da akciuloj. Eŭropa politiko diluiĝis en la manoj de eŭropunia burokrataro, kies anonima potenco estas preskaŭ nepalpebla, do ne eblas lukti kontraŭ ĝi.

Kiam la greka ministro pri financoj Janis Varufakis protestis kontraŭ sia ekskludo el la grava kunveno fare de la prezidanto de la Eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem kaj atentigis, ke li reprezentas suverenan ŝtaton, membron de Eŭropa Unio, li ricevis rimarkindan respondon de tiu ĉi burokrata oficejo: „La Eŭrogrupo ne havas leĝan ekziston. Temas pri neformala grupo kaj, sekve, neniu leĝo limigas la agadon de ĝia prezidanto.” Plian fojon mi devas citi Erich Fromm: „Tre malfacilas ne obei, ĝis la homo eĉ ne komprenas, ke li obeas”.

Homoj trenas sian komfortan vivon sen vere vivi eĉ unu tagon kaj tio validas ne nur al ordinaraj dungitoj, sed ankaŭ al la mastroj, ja ankaŭ ili estas sklavoj de la konsumisma socio, katenitaj je senfina kurado al neekzistanta estonteco. Tio estas grava punkto, kiu distingas la socian filozofion de Raulo Vanegejmo. Li ne alvokas al pliaj klasbataloj ne nur pro tio, ke mankas malamikoj palpeblaj, sed ankaŭ pro tio, ke neniu venko povus ŝanĝi ion. Direktoroj, prezidantoj, ministroj, armeestroj – ĉiuj iĝis nuraj pluŝpupetoj, facile anstataŭigeblaj. Forigo de unu fuŝulo ŝanĝas nenion, la sistemo restarigas sin rapide kaj ĉiam pretas oferi iun aŭ tiun peonon aŭ eĉ kurieron kaj foje eĉ reĝon, ja pliaj haveblas en la kesto. Same kiel varoj iĝis nuraj ŝajnaĵoj, kies celo estas ne kontentigi bezonojn, sed krei ilin, ankaŭ la regantoj transformiĝis je kartonaj figuroj, forbalaeblaj de ajna vento.

Raoul Vaneigem ne kredas je radikalaj solvoj, jam plurfoje elprovitaj kaj ĉiam kreintaj nur pliajn suferojn kaj ĥaoson. „Anstataŭigi la socian revolucion per la terorismo estis ataki fiinsektaron anstataŭ forigi la rubojn, en kiuj ĝi prosperas”, klarigas la aŭtoro.

Kion fari?

Jen la ŝlosila demando, al kiu komplike kaj fojfoje labirinte, tamen neeviteble, kondukas nin la aŭtora penso. Ni vidis, kiel la konsumisma socio kretenigas la homojn per superabundo de varoj kaj servoj. Ni komprenis, ke ne eblas kontraŭstari ĝin per antaŭaj rimedoj, ja temas pri sistemo, kiu baziĝas sur nova ekonomia sistemo – la kapitalismon produktivan anstataŭigis tiu financa. Kvazaŭ heroo de antikva mito, la aŭtoro mergiĝas en la subterejon de ombroj, kaj ... ŝajnas, ke lia glavo kolapsas en la manoj senvole malleviĝintaj.

Kien ni iru? Kian socion ni konstruu? Kio estu niaj unuaj paŝoj? Evidente, li simple ne havas respondojn. En la libro troveblas nur svagaj aludoj al memregaj komunumoj, kiuj konsideru bezonojn kaj eblojn de ĉiuj anoj kaj interagu egalrajte kaj juste. Kiel referencon li kelkfoje uzas la komunumojn de la zapatistoj en Meksiko, kiuj kontraŭstaras al la koruptitaj politikistoj kaj internaciaj korporacioj per senperforta protesto simila al la satyagraha de Mahatma Gandhi. Oni ĉiam povas dispeli armitajn protestantojn kaj subpremi insurekcion, sed amaso de senperfortaj indignuloj, klare deklarantaj siajn postulojn, obstakligas la sistemon, kiu kutimas reprezalii, sed malkutimas konversacii.

Sed ĉu la modelo, bone funkcianta en montaraj vilaĝetoj, aplikeblas al la nuntempa kompleksa, plurtavola socio? Mi imagas kunvenon de la komunumo en milkapa vilaĝo, sed kiel tio okazus en Pekino kun ties 25 milionoj da loĝantoj? La zapatista justeco montras sian efikecon en grupoj etaj kaj homogenaj, sed ĉu tio funkcios ankaŭ en Novjorko, kie ĉiu tria el 8 milionoj da urbanoj naskiĝis eksterlande?

Same nesolvita aspektas la justica problemo. La aŭtoro prave atentigas pri totala senefikeco de la nuntempaj justico kaj punsistemo. „Ŝtelu bulkon, kaj oni enkarcerigos vin, ŝtelu fervojon, kaj vi sidos en senato”, laŭdire konstatis Mark Twain. Eĉ se la citaĵo estas apokrifa, tio ne neas ĝian ĝustecon. La prizonoj en ĉiuj landoj plenas je homoj, kies ĉefa kulpeco estis aparteni al malaltaj sociaj tavoloj.

Ekzemple, la usona kaj rusia prizonularoj grandparte konsistas el homoj, kondamnitaj pro vendado de narkotaĵoj. Mi mem konas du tiajn ulojn. Unu estas taĝiko-enmigrinto, kiu longatempe laboris kiel konstruisto kaj poste cedis al tento gajni rapidan monon. Rezulto: 11 jaroj en malliberejo. Unue li fartis tie sufiĉe bone, eĉ aranĝis konstruan brigadon, sed nun infektiĝis je tuberkulozo tiom ofta en la rusiaj malliberejoj kaj apenaŭ kapablas serioze labori.

Alia estas junulo 20-jara, kiu cedis al la sama tento, tiom reklamata en holivudaj filmoj pri sukcesaj ŝtelistoj, kaj rapide akiri monon – solan ŝlosilon al feliĉo. Li nur unufoje akompanis vendiston, tutan tempon sidis en aŭto kaj nek faris, nek vidis ion. La enketistino kompatis lin kaj lian solulan patrinon, nun mortantan pro kancero, sed ne povis ŝanĝi juĝistan verdikton: 11 jaroj da mallibero. Ŝi diris, ke oni alportas tiajn gejunulojn ĉiutage. Dume produktantoj kaj vendistoj de la plej mortigaj (laŭ la nombro de viktimoj) narkotaĵoj kiel alkoholaĵoj kaj tabako gajnas milionojn kaj ĝuas socian respekton kiel estimindaj komercistoj. Klara hipokriteco, ĉu ne?

Junaj stultuloj, prirabintaj samaĝulon surstrate por akiri modan telefonon, iras al prizono, dum financistoj, kiuj prirabis tutajn landojn, restas liberaj kaj eĉ ricevas plurmiliardajn rekompencojn el la ŝtata poŝo, do koste de la homoj, kiujn ili ĵus prirabis. Oni povus atendi pli seriozan traktadon de la afero dum internaciaj tribunaloj pri krimoj kontraŭ la homaro, sed ankaŭ ili transformiĝas je farso, kie sur la scenejon venas ĉefe hazardaj figuroj, dum la ilin kreinta sistemo restas preskaŭ nedamaĝita kaj plu produktas fuŝulojn.

La jud-germana verkisto kaj sciencisto Victor Klemperer diris: „Se la sorto de la venkitoj estus en miaj manoj, mi forlasus pace ordinarulojn kaj eĉ iujn gravulojn ... sed mi pendumus ĉiujn intelektulojn kaj profesorojn mi pendumus eĉ tri futojn pli alte ol la aliajn”. Sed Raulo Vanejgemo iras pluen kaj kun bedaŭro konstatas: eĉ ilia pendumado ŝanĝos nenion, ja ankaŭ ili estas nura sekvo, ne kialo. Sed kiel elradikigi la kialojn? Mankas klara respondo.

Mi opinias, ke sola vojo estas krei paralelajn strukturojn, kiuj iom post iom forprenos de la ŝtato kaj komerca elito ilian povon. La nuntempaj teknologioj ebligas tian anstatataŭigon en preskaŭ ĉiuj kampoj. Oni povas libere disvastigi informojn per Interreto, aĉeti kaj vendi per ĉifromono, komunikiĝi per Esperanto ... Pardonon, la lastan ideon vortumis mi, ne la belga filozofo. Mi klarigos.

Esperanto-dimensio

Esperantistoj povas paroli pri io ajn, sed fine ili parolos pri Esperanto. Mi ne estas escepto. Sed ĉi-foje temas ne pri la movadana obsedo, sed pri tute praktika afero. Mi opinias, ke el tiu ĉi libro la esperantistaro devas fari gravan konkludon rilate strategion de nia movado.

Oni provis antaŭenigi Esperanton kiel universalan komunikilon, sed tio apenaŭ efikas en nia epoko de la preskaŭ tutmonda dominado de la angla, pro kio eĉ simpatianta al la Lingvo Internacia usona artisto Benjamin Tiven nomis ĝin „solvo sen problemo”. Oni klopodas nun antaŭenigi ĝin kadre de la batalo por la lingvaj rajtoj, sed al 99 % de la homoj necesas unue klarigi, ke tiuj rajtoj ekzistas, poste, ke ili estas damaĝataj, kaj nur fine prezenti Esperanton kiel la solvon. Ĝis nun tiu strategio apenaŭ sukcesis eĉ inter la lingvistoj kaj aktivuloj.

Kio restas? Restas svaga, loza, sed vasta movado de „alternativa tutmondiĝo” aŭ alimondismo, kiel ĝin baptis Esperanto-Vikipedio. Temas pri centoj, eĉ miloj da organizaĵoj kaj grupoj, kiuj batalas jen loknivele, jen tutmonde por homaj rajtoj, ekologio, konservado de kultura heredaĵo, justa konsumado, memregado ktp. Ili ne estas unuigitaj, nek havas komunan koncepton aŭ ideologion, sed ĉi-okaze tio estas ne manko, sed avantaĝo; ja temas ĉefe pri sento, espero, ke alia mondo eblas kaj ke ĝi estos pli justa, sekura kaj pluralisma. Ĉu nur mi vidas en tio centprocentan kongruon kun la „interna ideo”?

Do ni sekvu la saman strategion, kiun Raoul Vaneigem implicite sugestas al sociaj agantoj: eniĝu en alimondismajn movadojn je ĉiuj skaloj kaj grandecoj kaj agadu kun ili. Ili jam pruvis sian efikecon plurkampe, ili certe postvivos nuntempajn ekonomiajn kaj politikajn kataklismojn, do ankaŭ Esperanto postvivu kun ili! Oni povas riproĉi min pri forlaso de la eterna „politika neŭtraleco” de UEA, sed mi fajfas pri tio pro du kialoj.

Unue, ĉar mi celas ne UEA – ĉiam pli malfortan, arkaike aranĝitan organizaĵon kun malgrandnombra anaro kaj senefika estraro. Mi celas la Esperanto-komunumon, kiu ĉiam estis pli vasta kaj produktiva ol ĉiuj Esperanto-organizaĵoj sume. Ni ne atendu decidojn de babiluloj en ledaj brakseĝoj, sed aliĝu al la popolo, kiu postulas sian rajton je vivo – ĉu temas pri flavaj veŝtoj en Francio, Occupy Wall Street en Usono aŭ indiĝenaj protestoj en Sud-Ameriko.

Due, ĉar tiu „neŭtraleco” en realo neniam plene ekzistis. Ĉu oni povas imagi aŭ almenaŭ akcepti esperantiston-faŝiston? Ĉu fripono, intence detruanta medion, estos bonvena en nia komunumo? Do ni forĵetu tiun rudimenton de la malvarma milito kaj agnosku: Esperanto postulas alian mondon kaj tiukampe ĝi estis pioniro tutmonda. Nun ni simple revenu al niaj radikoj kaj daŭrigu en ĝusta direkto – antaŭen al la vivo.

Eldonaĵo

Kiel vi jam komprenis, mi ŝatas la libron malgraŭ komplekseco de la teksto, kiun mi legis dufoje, ĉiam malkovrante novajn aspektojn kaj nuancojn. Bedaŭrinde, mi ne povas diri la samon pri la eldonaĵo. Blanka papero, simpla, sed bone legebla tiparo, folioj forte algluitaj, mola kovrilo glacea.

Ilustraĵoj mankas, krom kolora bildo sur la kovrilo, kiun mi konsideras maltrafa. Evidente, la ilustristo legis nur la titolon, do supozinte, ke temas pri juraj aferoj, metis sur la nigran fonon mezepokan ilustraĵon pri justico kun pesiloj kaj glavo enmane. Kiel mi jam diris, la justico estas tute flanka afero en la libro, dediĉita fakte al senpoveco kaj maljusteco de iu ajn justico en la nuna mondo.

La enpaĝigon evidente plenumis amatoro, kio kaŭzis tipajn fuŝojn. En iuj alineoj la vortoj intergluiĝas kvazaŭ en mezepoka manuskripto, en aliaj ili subite haltas meze de la paĝo kaj saltas al sekva alineo. Eble almenaŭ tion kaŭzis manko de vortdivido, kio ĉiam sennaturigas aspekton de la teksto.

Kiel mi jam diris, la aŭtoro partoprenis la Situaciistan Internacion kaj tio senteblas en la verko, kiu uzas terminojn de la situaciistoj kaj fakte evoluigas ilian ideologion surbaze de postaj spertoj. Sed ĉion ĉi komprenos nur homo, kiu serĉis kaj trovis la informojn aliloke, ja nek Antaŭparolo, nek finaj Notoj ion ajn diras pri tio. Tiaj verkoj bezonas kuntekston kaj ĝi tute mankas ĉi-okaze. Tio validas ankaŭ al la menciitaj Notoj, kiuj estas tro malmultaj kaj koncizaj. La aŭtoro abunde mencias nomojn kaj eventojn el la franclingvaj kulturo kaj historio, sed tiuj aludoj restas tute nekompreneblaj por alilingva leganto.

La traduko ĝenerale estas sufiĉe bonkvalita, sed fojfoje estigas demandojn. Mi ne parolu speciale pri foje dubinda vortelekto (ekzemple pri „gardokameraoj”, dum delonge ekzistas PIVa „gvatkamerao”), sed atentigu pri kelkaj strangaĵoj. La vorto „propagi” estas abunde uzata en la senco „disvastigi”. Ĉu la aŭtoro vere uzas en la franca originalo tiun fakterminon, markitan en PIV kiel „fizika, medicina”? Se ne, tio estas malbona elekto, ja la tradukinto estas ne verkisto, sed peranto, do devas transdoni ne nur la enhavon, sed ankaŭ la stilon de la originala verko.

Eĉ pli konfuza kaj nekomprenebla estas malamo de la tradukisto al la vorto „kiel”. Li ĉiam evitas ĝin, anstataŭigante jen per ne-PIVa „estkiel”, jen per „kia”. En la lasta okazo kreiĝas tute absurdaj, embarasaj frazoj. Vane mi serĉis finan krisignon, supozinte ke la frazo „... por dancigi kaj svingigi, kiaj zombioj, la letargiajn amasojn” estas eksklamacio. Post vidi „instalitaj... kiaj taŭropikiloj”, „ili sin prezentu kiaj plendantoj” k.s. mi komprenis, ke temas simple pri tradukista miso.

Majuskligo de la etnonomoj ankaŭ aspektas strange, evidente spegulante tradicion de la franclingva originalo, sed ne tiun de Esperanto.

Resume: mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj, kiuj opinias, ke alia mondo eblas, kaj ŝatus konatiĝi kun strategiaj (ne taktikaj!) ideoj tiukampe. Laŭ difino, tio devas esti 99 % de la esperantistoj. Sed mi aldonu, ke la teksto estas kompleksa, kaj eble tio fortimigos 99 % el tiuj 99 %. Kion fari, ofte grandaj ŝanĝoj naskiĝas ene de eta malplimulto. Ĉu temas pri la Esperanto-komunumo?

Stanislavo BELOV
Raoul Vaneigem: Nek pardono, nek redono. Tr. Rajmondo Friso. Eld. SAT-EFK, Paris, 2014. 103 paĝoj. ISBN 978-2-918053-14-9.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17