MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

Violone: Tute libera, kiel birdo aera

En siaj du antaŭaj, tre kortuŝaj, membiografiaj rakontlibroj Eddy Raats pli ol unu fojon aludas sian violonamon. Tute klare la violono estis por la „farbita birdo” anima eskapo en la liberecon, for de ĉiu mizero kaj sufero. Nun li verkis broŝureton pri sia amatino. Krom enkonduko en la teknikon de la instrumento kaj en ĝian naturan vivmedion, la orkestron, li liveras aron da eĉ en PIV ne ĉiam facile troveblaj terminoj de la muzika faklingvo.

Gajaj anekdotoj el la vera vivo de orkestromuzikisto sukigas la tekston. Kiu interesiĝas pri iu arĉinstrumento, trovos multe da interesaj sciindaĵoj en la verketo. La libreto estas citinda, precipe ĉar ne abundas tiaj fakrilataj tekstoj en nia libraro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Petro DESMET'
Eddy Raats: I. La vivo de orkestromuzikisto - II. La arĉinstrumentoj. Eld. MAS, 2018 - 60 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-2-36960-154-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-11-03
Creative Commons License