MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Moderna vivo

SPORTO

Internacia pacmaratono

La kenjano Raymond Kipchumba Choge venkis en la 95a internacia pacmaratono okazinta la 7an de oktobro 2018 en Košice [kóŝice] – orienta metropolo de Slovakio, ĉ. 400 km for de Bratislavo – kun tempo 2:08:11. La venkinto ricevis rekompencon de 12 000 eŭroj. En la grupo de virinoj venkis lia samlandanino Milliam Naktar Ebongon kun tempo 2:27:16. Partoprenis preskaŭ 14 000 kurantoj en 9 sportfakoj (duonmaratono, minimaratono, konkursoj por handikapuloj ktp.)

La internacia pacmaratono en Košice estas la plej malnova en Eŭropo kaj la due plej malnova en la mondo post la bostona maratono en Usono. Ĝi okazas ĉiam la unuan dimanĉon de oktobro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2018-10-22
Creative Commons License