MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kiel Bolsonaro venkis?

Kiel dirite en antaŭa artikolo (MONATO 2018/10, p. 9 (2018/012301.php)) estis neverŝajne, ke tiu furioza, rasisma, homofobia, ksenofobia, perforta kaj ekstreme maltaŭga kandidato venkos en la brazilaj prezidentaj elektoj. Mi ankoraŭ penas kompreni lian tutan kampanjan strategion, sed mi raportos ĉi tie faktojn, kiuj estis tre decidaj.

Forigo de Lula

En septembro oni oficiale malpermesis al Luiz Inácio Lula da Silva esti prezidenta kandidato. Ĝis tiam Lula estis en la unua pozicio en ĉiuj voĉdonaj enketoj, kvankam li estis kondamnita de juĝisto Sérgio Moro, kiel MONATO raportis (2018/04, p. 4 (2018/012217.php)). Tamen Lula ankoraŭ povis apelacii pri la juĝa decido. Kaj Komitato pri Homaj Rajtoj de UN rekomendis, ke Brazilo garantiu liajn politikajn rajtojn. Ĉi tiun rekomendon ne akceptis la brazila Supera Voĉdona Tribunalo (SVT), kaj tiel Fernando Haddad iĝis la oficiala kandidato de Laborista Partio, anstataŭante eks-kandidaton Lula.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28