MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Leteroj

Hunganto (2)

Mi scivolas, kiuj eroj en la novelo Cent diantoj igas Johanon Petik aserti, ke la aŭtoro estas evidente hungara (MONATO 2019/02 p. 5). Al mi nehungaro la teksto impresas preskaŭ modele. Ĝi estas flue legebla kaj klare esprimita. Mi trovas nur unu frazon („ĉi tiuj belegaj cent ruĝaj diantoj”), en kiu mi preferus alian vortordon, kaj pri iuj aspektoj interpunkciaj eblas diskuti, sed tio estas bagatela. Estas entute absurde, paroli pri ia hungara dialekto de Esperanto rilate al tiu novelo.

Estas ankaŭ absurde imagi, ke manko de vortordaj reguloj minacas la populariĝon de Esperanto. Veras, ke malmultas eksplicitaj reguloj pri vortordo en nia lingvo, sed se la lingvo trankvile evoluis dum pli ol cent jaroj sen tiaj reguloj, estas verŝajne, ke starigo de pliaj reguloj nenion esence ŝanĝus. Aliflanke ja eblas konstati plivastiĝon de propre esperantaj praktikoj, kiujn indas popularigi – ekzemple, pri la lokiĝo de vortetoj kiel „ankaŭ”, kiu en Esperanto estas diverse lokebla en la frazo, kun diversaj nuancoj, dum en multaj aliaj lingvoj la responda vorto havas fiksitan lokon rilate al la verbo.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-02-18
Creative Commons License