MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĝojiga opinio

Aleksander Gofen kun Maria Cvetajeva pravas (El mia vidpunkto, MONATO 2018/10, p. 5-6 (2018/012316.php)), asertante, ke neniu lingvo propre promesas reciprokan interkomprenon. Laŭ la Biblio la plej frua murdo de la homaro okazis inter fratoj. En la nuntempa Japanio pli ol duono de la mortigoj okazas inter familianoj. Certe lingvo kaŭzas miskomprenojn kaj konfliktojn, sed ankaŭ ĝi estigas interkomprenon kaj amikecon. Tial mi elektas Esperanton, kiu estas produkto de la okcidenta civilizacio, ĉar ĝi estas relative facila kaj relative neŭtrala. Mi tre ĝojas, ke mi povas legi tian opinion en Esperanto.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28